Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio volas kunlabori kun BRICS-landoj por altkvalita disvolviĝo de "granda BRICS-kunlaboro"
2024-10-24


La 23-an de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping diris en la 16-a Pintkunveno de BRICS-landoj, ke vastigo estas la grava mejloŝtono dum la disvolvado de BRICS-mekanismo, kaj estas ankaŭ la simbola afero de evoluo de la internacia situacio.


Xi Jinping diris, ke ili refoje decidis inviti kelkajn landojn fariĝi la partneroj de BRICS-landoj, kaj alvokis BRICS-membrojn konstrui ĝin por paco kaj agi kiel gardantoj de komuna sekureco. Li urĝis BRICS-landojn subteni la tri principojn: ne vastigi batalkampon, ne streĉi bataladon kaj ne provoki iun el la partioj, labori por malintensiĝo de la ukraina krizo kiel eble plej baldaŭ.


Xi Jinping diris, ke Ĉinio lastatempe starigis la Ĉin-BRICS-an Centron de Disvolvo kaj Kunlaborado de Artefarita Intelekto kaj volas profundigi novigan kunlaboron kun ĉiuj partioj por liberigi la potencialon de artefarita intelekto. Li ankaŭ alvokis BRICS-membrojn konstrui "verdan BRICS" kaj fariĝi praktikantoj de daŭrigebla disvolviĝo. Ĉinio volas utiligi siajn proprajn avantaĝojn por vastigi kunlaboron kun BRICS-landoj en verdaj industrioj, pura energio kaj verdaj mineraloj.


Xi Jinping diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun BRICS-landoj por krei novan situacion de altkvalita disvolviĝo de "granda BRICS-kunlaboro" kaj kuniĝi kun pli da landoj de "tutmonda sudo" por kune antaŭenigi la konstruadon de la homara komunumo de komuna estonteco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Usona amaskomunikilo: Kreskado de BRICS helpos "korekti mondan malekvilibron" - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio