Usona klerulo: Maljusteco de internacia ordo kaj tutmonda ekonomia strukturo unuigas BRICS-landojn |
2024-10-23 |
La Pintkunveno de BRICS-landoj okazos en Kazano, Rusio, de la 22-a ĝis la 24-a de oktobro. Gvidantoj de 24 landoj jam konfirmis sian ĉeeston. Analizistoj diris, ke ĉi tiu pintkunveno ricevas vastajn atentojn de la internacia socio, kaj pli kaj pli multaj landoj sin montras interesataj pri BRICS-mekanismo. Stewart Patrick, altrangulo ĉe Carnegie-Fonduso por Internacia Paco en Usono, diris, ke ĉiu ekonomio havas siajn proprajn celojn ĉe la pintkunveno, sed la hodiaŭa internacia ordo kaj tutmonda ekonomia strukturo estas maljuste klinitaj al okcidentaj landoj. "BRICS defias tiajn hierarkiojn, inkluzive de la dominado de la usona dolaro, kaj la pli grandan influon, kiun okcidentaj landoj ĝuas en gravaj internaciaj organizoj," diris Patrick, "Por Ĉinio kaj Rusio, 'BRICS+' kapablas ŝanĝi la okcident-gvidatan internacian ordon, precipe la uson-gvidatan ordon." Patrick senkaŝe deklaris, ke pli kaj pli da landoj ne nur malkontentas pri la dominado de la usona dolaro, sed ankaŭ malkontentas pri la "armiligo" de ekonomiaj rilatoj por subpremi kontraŭulojn de la usona registaro. Aliaj BRICS-membroj maltrankviliĝas, ke ili povas esti submetitaj al similaj sankciumoj kaj klopodas redukti riskojn. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |