Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Intervjuo al Kim Ribeiro
2024-10-21

El Popola Ĉinio: Ĉu vi povas prezenti vin al la legantoj? Kiam vi eklernis Esperanton? Kion vi faras nun?


Kiel la Ĉina Popola Respubliko, mi naskiĝis en 1949 en urbeto de la ŝtato Minas Gerais, Brazilo. Por muzik-studo, 19-jaraĝa mi translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro, ĉefurbo de nia najbara ŝtato. Tiam mi studis komponarton kaj laboris kiel muzikisto (mi ludas fluton). De tiam, mi ĉiam laboris kiel flutisto (partopreno en orkestroj, surbendigaĵoj, muziko por dancado ktp), sed mi konsideras min kiel komponiston. Miaj muzikaĵoj estas por fluto, plejparte sen teksto. Mi komponis muzikaĵojn, do estas variaj stiloj en mia verkado en preskaŭ 60 jaroj.



Mi studis Esperanton per memlerna libro, kiun mi aĉetis en 1975. De tiam mi legadis kaj studis, kaj per nia lingvo mi faris bonajn kontaktojn en la kampo de muziko.


El Popola Ĉinio: Dum pluraj jaroj vi kunlaboras kun ni por Esperantigi Kurieron, kiel vi rigardas pri la laboro?


Mi ja kredas, ke Esperanto estas justa lingvo por interkomunikado de la homaro. Do estas plezuro, ke mi kontribuas al tradukado de artikoloj al la universala lingvo, kiujn UNESKO-Kuriero publikigas en alta nivelo, kun subteno de Ĉinio.


Tradukado estas laboro kultura, ne nur pro la riĉa enhavo de la artikoloj, kiujn Kuriero publikigas, sed ankaŭ aperas vortoj, kiuj bezonas studon de ni, konsulton al PIV, legadon de la teksto tradukota en alia lingvo... Mi tradukis tekstojn pri tre variaj enhavoj, kiel afrika natura arkitekturo, moderna ĉina ŝipo por esplorado de maro aŭ la abunda vivo sub la pinto de arbaroj tropikaj. Kuriero de UNESKO estas altkvalita revuo, kaj mi fieras pri mia kontribuo al ĝi per miaj tradukoj.


El Popola Ĉinio: Ĉu iam vi vizitis Ĉinion? Kian impreson vi havas pri la lando? Kaj kion vi volas diri al ĉinaj samideanoj?


Mi ankoraŭ ne konas Ĉinion, sed miaj interesoj pri budhismo kaj taoismo jam de la juneco alproksimigis min al la ĉina kulturo. Je la fino de la 1970-aj jaroj mi aĉetis esperantigitan libron Elektitaj Verkoj de Mao Zedong. Mi spektis videaĵojn de ĉinaj interret-amikoj kaj interparolis kun ili, sed mi ankoraŭ ne bone konas la landon. En Brazilo la televido ne prezentas bonajn imagojn pri Ĉinio pro tio, ke la fontoj de informoj estas bazitaj en Usono kaj aliaj okcidentaj landoj. Sed mi havas profundan simpation por la kulturo kaj arto de Ĉinio.


Mi volas saluti la fratan landon, dezirante pacon, sanon kaj ĝojon.











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Mirinda koncerto de Gilberto Gil en Ŝanhajo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio