Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina firmao eksportas fridujojn al la tuta mondo
2024-10-18

La firmao Homa Appliances Kompanio Limigita sin dediĉas al fabrikado kaj distribuado de fridujoj kaj eksportas siajn altkvalitajn produktojn al pli ol 130 landoj kaj regionoj, kio metas ĝin en la liston de la 4 plej grandaj produktistoj de fridujoj en la mondo. Jam de 15 jaroj ĝi estas la ĉefa eksportanto de fridujoj de Ĉinio.



Situanta en la urbo Zhongshan de Guangdong-provinco, la firmao havas pli ol 20 jarojn da sperto en sia kampo kaj estas unu el la plej rapide kreskantaj entreprenoj en la kampo de fridujoj, kun la kapablo produkti 16 mil fridujojn kaj frostujojn jare. Nuntempe 85% de ĝia produktado estas eksportata, ĉefe al Usono kaj Eŭropo.




Dum vizito al la kompanio, oni povas atesti la kvaliton de ĝiaj produktoj, la konvenecon de ĝiaj novigaj teknologioj kaj la elegantecon de la dezajno de la produktoj. Ĝia pintnivela teamo pri esplorado kaj disvolvado disvolvis solvojn tre konvenajn por uzantoj, ekzemple aplikoj de artefarita intelekto al fridujoj, energiŝparo, prevento de apero de bakterioj kaj malbonaj odoroj, interalie.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Mirinda koncerto de Gilberto Gil en Ŝanhajo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio