Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Provu C2-nivelan KER-ekzamenon!
2024-10-16

La C2-nivelaj retaj ekzamenoj okazos la 16an kaj 17an de novembro.


La individuaj parolaj partoj estos organizitaj por la proksimaj datoj de tiu semajnfino laŭ individua interkonsento.


La ekzameno povos okazi nur se aliĝos minimume 20 personoj. (La nuna situacio videblas ĉi tie: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/aktuale.)


Provtestoj: Se vi ne certas pri via nivelo aŭ volas ekkoni ekzamenpartojn, eĉ sperti ilin inter la veraj (kaj streĉaj) ekzamenkondiĉoj, nepre trapasu unue la provtestojn, al kies SENPAGAJ retaj versioj eblas registriĝi.


La testojn (ĉu skriban, ĉu aŭdkomprenan) la provantoj solvas en ajna tempo laŭ siaj kondiĉoj kaj la teamo de edukado.net ene de kelkaj tagoj informas pri la solvoj, rezultoj kaj donas ankaŭ konsilojn. 


En oktobro ni okazigos ankaŭ plurajn preparsesiojn en Zoom. 


La klarigo pri la ekzamenpartoj kaj poentumado legeblas en tiu ĉi PDF-dokumento (elŝutebla en: https://edukado.net/upload/enhavo/dosieroj/Ekzamenoj/UEA-KERC2_Tabela%20prezento_2022.pdf).


Al la novembraj ekzamenoj aliĝu ĉi tie: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj


Se vi parolas Esperanton bone, kial ne provi? Eblas ankaŭ financaj faciligoj.











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Shaanxi: Altkvalito el teknologia novigo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio