Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekspozicio rakontas historion de amikeco inter Ĉinio kaj Irano
2024-10-16

La 12-an de junio la ekspozicio "Gloro de antikva Persio: Trezoroj de Irano" estis inaŭgurita en Ŝanhaja Muzeo per ceremonio kun partopreno de ĉinaj kaj iranaj aŭtoritatoj. Ĝi estas senpage vizitebla kaj furoris inter la turistoj, kiuj vizitis la muzeon dum la ferio de la Nacia Tago.


Vizitantoj observas antikvan konusforman skribaĵon.


Laŭ irana ministro pri kulturaj heredaĵoj, turismo kaj manartaĵoj, Sayyid EzzaTullah Zargami, tiu ĉi ekspozicio celas antaŭenigi pacon kaj amikecon per la riĉaj kaj buntaj kulturo, arto kaj civilizacio de Irano, kaj ankaŭ per rakontoj pri la riĉaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Irano en la historio.


Glazurita tegolo kun bildo de ĉina drako, datita de la 13-a aŭ 14-a jarcento kaj trovita en la irana provinco Orienta Azerbajĝano. Ĝi apartenas al la Irana Nacia Muzeo.


Ĉirkaŭ 2800 a.K., naskiĝis la elamita regno en la sudokcidenta parto de irana ebenaĵo. Ili uzis konusforman skribon, adoris plurajn diojn kaj dekoraciis siajn ceramikaĵojn per geometriaj motivoj. Per interagoj kun ĉevalrajdantaj popoloj de la nordo kaj kun la mezopotamia civilizacio okcidente, ekis procezo de reciproka lernado inter civilizacioj, kiu multe riĉigis la arton en la irana ebenaĵo. Laŭ tempopaso, en nuna Irano iom post iom disvolviĝis unu el la ĉefaj civilizacioj de Azio.


Taso kun tenilo el la 3-a jarcento, apartenanta al la Irana Nacia Muzeo


En la 7-a jarcento, araboj migris al la irana ebenaĵo kaj popularigis islamon en la regiono. Ĉar islamo malakceptas idolojn, iranaj artistoj iom post iom ĉesis fari artaĵojn reprezentantajn homajn kaj diajn figurojn, kaj disvolviĝis arto bazita sur geometriaj kaj ŝablonaj motivoj kun riĉaj simbolaj signifoj. Aliflanke, la tradicio de la irana kulturo alportis grandan kontribuon al islama arto, kaj kaligrafiaĵoj en la araba kaj la persa populariĝis en dekoracio de moskeoj.


Blu-blanka porcelana bovlo el ĉina Ming-dinastio, produktita komence de la 16-a jarcento kaj trovita en la templo de Ardabil. Ĝi nun apartenas al la Irana Nacia Muzeo.


Aparte atentataj estis la ĉinaj porcelanaĵoj el la templo de Ardabil, urbo konstruita en la 5-a jarcento, kaj kies plej distinga trajto estis la "porcelana domo", kie porcelanaĵoj el Ĉinio estis stokitaj. La belaj porcelanaĵoj garditaj en tiu templo atestas la antikvan komercan rilaton inter Ĉinio kaj Irano.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Shaanxi: Altkvalito el teknologia novigo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio