Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Altkvalito el teknologia novigo
2024-10-15

de Li Yang


Shaanxi-provinco de Ĉinio havas 113 universitatojn, pli ol 1800 esplor-instituciojn, 27 ŝtat-nivelajn laboratoriojn, 73 akademianojn de du landaj akademioj, kaj pli ol 2.3 milionojn da teknikistoj. Novigado estas avantaĝo kaj potencialo de Shaanxi. Por transformi sciencajn kaj edukajn avantaĝojn en teknologi-novigajn avantaĝojn, oni urĝe bezonas rilatan platformon.



En la pasintaj tri jaroj post starigo de la platformo de Qinchuangyuan, ĝi kolektis preskaŭ 5 miliardojn da juanoj. Hodiaŭ, Qinchuangyuan funkcias kiel bazo favorata de grandaj teknologiaj kompanioj kaj "luliloj" por la malgrandaj kaj mezgrandaj kompanioj. En 2023 la nombro de malgrandaj kaj mezgrandaj scienc-teknikaj entreprenoj, altteknikaj entreprenoj, altteknikaj entreprenoj super la difinita grandeco kaj fakaj entreprenoj en la provinco atingis respektive 23 940, 16 754, 2 426 kaj 1 408.


De 2021 ĝis 2023, la jara monsumo de teknologiaj kontraktoj de Shaanxi pliiĝis averaĝe je 35.82%, atinginte 412.099 miliardojn da juanoj en 2023. En junio de la kuranta jaro, 32 atingoj de Shaanxi gajnis la Nacian Premion pri Scienco kaj Teknologio, kaj la totala nombro de finitaj projektoj kaj la nombro de ĝeneralaj projektoj en Shaanxi okupas la duan lokon en la lando. En la plej nova listo pri patenta transigo de ĉinaj universitatoj, la totala nombro de Shaanxi estis 7 559, je 44.86% pli multe kompare kun la pasinta jaro, kaj okupante la 4-an lokon en la lando. Ĉi tio klare montras la sciencan kaj teknologian povon de Shaanxi. En la nova regiona konkurenco, nur la novkvalitaj produktivaj fortoj povas helpi homojn kapti la ŝancon disvolvi kaj krei novajn avantaĝojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Bazo de Esperanta Instruesploro kaj Internacia Interŝanĝo estis oficiale inaŭgurita - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio