Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bazo de Esperanta Instruesploro kaj Internacia Interŝanĝo estis oficiale inaŭgurita
2024-10-14

La 12-an de oktobro la Bazo de Esperanta Instruesploro kaj Internacia Interŝanĝo estis oficiale inaŭgurita en Honder-kolegio pri Arto kaj Scienco de la Interna Mongolio de Ĉinio.


La ceremonio estis okazigita de la kolegio kaj Esperanto-Asocio de la Interna Mongolio kun subteno de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). Al la kunsido partoprenis pli ol 50 homoj, inkluzive de Liu Dawei, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG) kaj prezidanto de ĈEL, vicprezidantoj de ĈEL Chen Wenge kaj Wang Hanping, Zhou Yushu, prezidanto de la kolegio, kaj Han Weilin, esploristo de la Federacio de Sociaj Sciencoj de la Interna Mongolio de Ĉinio. Wang Hanping prezidis la ceremonion.


Bazo de Esperanta Instruesploro kaj Internacia Interŝanĝo estas inaŭgurita


Chen Wenge, vicprezidanto de ĈEL


En la ceremonio, Chen Wenge laŭtlegis la leteron pri la starigo de tiu ĉi bazo. Liu Dawei, Zhou Yushu, Chen Wenge kaj Bater, prezidanto de Esperanto-Asocio de la Interna Mongolio, kune inaŭguris la bazon.


Zhou Yushu, prezidanto de la kolegio


Zhou Yushu esprimis subtenon kaj atendojn de la kolegio al la bazo. La kolegio plue helpos ĝian konstruadon kaj disvolvadon, kaj donos garantion por la esplorado de Esperanto-instruado kaj internacia interŝanĝo.


Bater, prezidanto de Esperanto-Asocio de la Interna Mongolio


Bater, prezidanto de Esperanto-Asocio de la Interna Mongolio, diris, ke la asocio, per ĉi tiu bazo, plifortigos interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun enlandaj kaj eksterlandaj Esperanto-organizoj.


Kunfotiĝo de partoprenantoj


Redaktoro: Sheng Min












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Surmara aŭtovojo kunligas Shenzhen kun Zhongshan - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio