Surmara aŭtovojo kunligas Shenzhen kun Zhongshan |
2024-10-10 |
Ĉi-jare estis inaŭgurita surmara vojo, kiu ligas Shenzhen kun Zhongshan en la granda golfa areo. Ĝi estas granda atingo de Ĉinio kadre de konstruado super kaj sub la maro, kiu postulis disvolvadon de novigaj solvoj por grandaj inĝenieriaj defioj. Dumvoje estis konstruitaj altaj pontoj kaj unu submara tunelo por ne ĝeni la trafikon de grandaj ŝipoj. Tiu nova aŭtovojo signife reduktis la distancon kaj veturtempon inter la du urboj kaj alportas perspektivojn por la kundisvolvado de la urboj ĉe la granda golfa areo. Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |