Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio certigas konservi stabilan kaj sanan ekonomian kreskon
2024-10-09


La 8-an de oktobro en gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la Nacia Komisiono de Disvolvado kaj Reformado anoncis, ke Ĉinio certigas konservi stabilan kaj sanan ekonomian kreskon kaj atingi la tutjaran kreskocelon.


La merkata situacio pliboniĝis lastatempe kun reprenado de la indico de aĉetaj administrantoj en la manufaktura sektoro, varmiĝanta borso kaj esenca konsummerkato dum la ferioj de la Nacia Tago post la efektivigo de ekzistantaj politikoj kaj aldonaj politikoj. Zheng Shanjie, estro de la komisiono, diris, ke la fundamentoj de la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio ne ŝanĝiĝis, kaj favoraj kondiĉoj kiel grandega merkata potencialo kaj forta ekonomia rezisteco ne ŝanĝiĝis.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Atingoj de nova Ĉinio en la pasintaj 75 jaroj -- Mediprotektado - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio