Atingoj de nova Ĉinio en la pasintaj 75 jaroj -- Mediprotektado |
2024-10-07 |
En la 1950-aj jaroj, antaŭ la tutmonda mediprotektado, Ĉinio jam komencis plenumi projektojn por la Flava Rivero kaj establis sian unuan nacian naturrezervejon. En 2022, la totala investo en regado de poluado atingis 901.4 miliardojn da juanoj, kaj la naciaj naturrezervejoj okupas 18% de la terareo de la tuta lando. La plej granda nacia parka sistemo de la mondo formiĝos. En 2023, la ellaso de karbono de Ĉinio malpliiĝis je pli ol 35% kompare kun tiu en 2012. Verdaj industriaj ĉenoj kiel la novenergiaj veturiloj kaj fotovoltaaj instalaĵoj prosperas ĝis nun, kaj la produktado kaj vendado de novenergiaj veturiloj estas la unua en la mondo jam de naŭ sinsekvaj jaroj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |