Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bondeziroj por la Nacia Tago de Ĉinio
2024-10-04

Renato Corsetti (Italio, honora prezidanto de UEA):

Antaŭ 75 jaroj fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko kaj tio estis granda evento por ĉinoj mem kaj la evoluo de ilia vivo sed ankaŭ por esperantistoj kaj por Esperanto. Ne kredu min, sed konsultu librojn pri la evoluo de la literaturo en Esperanto kaj pri la historio de la movadaj eventoj en Orienta Azio kaj konstatu la saltojn antaŭen de la 1950-aj jaroj. Ne vane ĉinaj esperantistoj partoprenis la longan marŝon kaj aranĝis la faman ekspozicion vizititan de Maŭ. De tiuj tempoj ĝis nun Ĉinujo mem kaj Esperanto en Ĉinujo trairis siaj pliajn longajn marŝojn, kiuj portis Ĉinujon al pozicio de monda potenco-lando neignorebla kaj la Esperanto-movadon al realaĵo de plej aktiva landa asocio de Universala Esperanto-Asocio. Kaj tio, laŭ mi, estas nur la komenco por Ĉinujo kaj ĈEL.

En la venontaj 75 jaroj samtakte kun la progresoj de Ĉinujo ĈEL devos fariĝi la portanto de Esperanto al la mondo. Kiel en sporta konkurso, pli precize en la stafet-kur-konkurso de la monda historio, ĉinaj esperanitstoj devas transpreni la stafet-bastonon de eŭropaj esperantistoj. Eŭropaj esperantistoj faris tion, kion ili povis dum pli ol cent jaroj. Ili atingis multon malgraŭ la malfacila 20-a jarcento kaj ĝiaj mond-militoj. Ili sukcesis porti Esperanton al la mondo, sed nun ili ne povas fari multon plian. Mi mem vidis ĉi-jare en Tanzanio, kiun fremdan ĵurnalon hoteloj proponas al la klientoj: China Daily; mi mem vidis ke en la interŝang-flughaveno por la tuta Afriko, Adisabebo, ekaperas indikoj en la ĉina lingvo. Ĉu tio diras ion al vi? Al mi ĝi diras, ke, se vi volas porti Esperanton al la sudo de la mondo, artikolo en China Daily estas pli efika ol artikolo en Le Monde.

Aliflanke la nuna politiko de la ĉina registaro ŝajnas perfekte al ĈEL kion ĝi devas fari. ĈEL povas aranĝi serion da kunvenoj de esperantistoj laŭ la silkaj vojoj tera kaj mara. Sed por aranĝi tiujn kunvenojn oni devus unue eltrovi ilin, korespondi kun ili, helpi ilin fortiĝi, ĉar la nuda vero estas, ke Esperanto laŭ la silkaj vojoj estas ĝenerale mortinta aŭ mortanta kaj neniu alia krom Ĉinujo estas en kondiĉo helpi ĝin.

Do, miaj bondeziroj estas bndeziroj pro la pasintaj 75 jaroj kaj bondeziroj por la venantaj 75 jaroj!


Ahmad Mamduhi (Irano, prezidanto de ILEI):

Kiel prezidanto de ILEI, mi, Ahmad Mamduhi, volas esprimi miajn plej sincerajn gratulojn okaze de la 75-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Tiu ĉi grava jubileo estas vere impona momento por pripensi kaj aprezi la rimarkindajn atingojn de via lando dum la pasintaj jardekoj.

La amikeco kaj kunlaboro, kiujn Esperanto ebligis inter Ĉinio kaj la cetera mondo, estas vere valoraj por ĉiuj ni en la Esperanto-komunumo tra la tuta mondo. Mi profunde dankas pro viaj bondeziroj kaj reciproke sendas miajn plej varmajn bonegajn dezirojn al vi kaj al la tuta ĉina popolo.

La rolo de Esperanto en la konstruado de pontoj inter diversaj kulturoj estas nepriskribebla, kaj la kontribuoj de la ĉina movado sub tute prudenta gvidado de la Ĉina Esperanto-Ligo al tiu celo estas admirindaj. Mi elkore esperas, ke la venontaj jaroj alportos eĉ pli da okazoj por profundigi nian interamikecon kaj kunlaboron tra Esperanto.

Mi deziras al vi kaj al via kara lando daŭripovajn prosperon, pacon kaj feliĉon. Mi antaŭĝojas pro nia daŭra kunlaborado por antaŭenigi la celojn de Esperanto kaj interkomprenon inter popoloj ĉie en la mondo.


Maritza Gutiérrez González (Kubo, prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio):

Ni salutas la 75-an naskiĝtagon de Ĉina Popola Respubliko kiu reprezentas la aspirojn kaj esperon de pli saĝa kaj justa mondo en ekvilibro kaj paco. Kiel kubanino, mi aparte dankas pro ilia konstanta solidareco al mia popolo.

Sukcesojn kaj bondezirojn!


Chimedtseren Enkhee (Mongolio, prezidanto de Mongola Esperanto-Asocio):

Okaze de la 75-jariĝa jubilea datreveno de nova Ĉinio, la Ĉina Popola Respubliko, ni amike gratulas vin!

Brilan prosperon, feliĉan kaj pacan kunvivadon!

François Lo Jacomo (Francio, membro de Akademio de Esperanto):

Sincerajn bondezirojn okaze de tiu ĉi grava jubileo!


James Rezende Piton (Brazilo, komitatano B de UEA):

Mi ŝatus transdoni al la ĉina popolo salutojn okaze de la respublika jubileo. Via lando sukcesis vidigi la forton de via plurmiljara kulturo al la mondo. Ĉefe vi ĉinoj sukcesis porti al sia popolo plibonajn vivkondiĉojn, kio devus esti la celo de ĉiu politika sistemo.

Pluan prosperon al honorinda Ĉinio, kun la konscio, ke ĝi estas parto de la granda mondkomunumo!


Altaf Gohar (Pakistano):

Antaŭ sepdek(kvin) jaroj, ĉe la fino de la interna milito, la Ĉina Popola Respubliko fondiĝis, post tio ĝi trapasis diversajn malfacilojn kaj progresis, kaj hodiaŭ ĝi aliĝis al la vicoj de la grandaj ekonomiaj potencoj de la mondo. Prave oni diras, ke nacioj vojaĝas al siaj cellokoj sub la gvidado de siaj gvidantoj. Estas la sorto de la ĉina nacio havi gvidanton kiel Mao Zedong kiu fidele gvidis sian nacion de sendependeco. Li atingis la cellokon, kie li povis klare vidi sian celon. La nuna ĉina gvidantaro laboras sub la gvidprincipoj de nacia reprosperiĝo, paco kaj ekonomia disvolviĝo. Ĉinio estas unu el la malmultaj landoj en la mondo, kiu administris sian ekonomion malgraŭ la plej malbona internacia recesio, kiu eblis nur danke al sekuraj valutaj rezervoj kaj ampleksa politiko de industria disvolviĝo.


Anatolij Ionesov (Uzbekio):

El antikva 2760-jara Samarkando, la urbo de Monda Heredaĵo de UNESKO, mi sendas al vi, al viaj familianoj kaj kolegoj kaj al la tuta ĉina popolo, miajn plenkorajn gratulojn kaj bondezirojn okaze de la proksimiĝanta vialanda nacia festo -- la 75-a datreveno de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko!

Mi deziras al vi ĉiuj bonan sanon kaj vivĝojon, pacon kaj bonfarton, feliĉon kaj multajn pliajn sukcesojn en daŭra prosperigo de via lando!

Kiel vi scias, gravan rolon en nia kunlaboro ludas ankaŭ Esperanto -- la lingvo, kiu proksimigas, interkomprenigas kaj amikigas popolojn kaj kulturojn, efike kontribuante al kreado de pli bona mondo sur la Tero -- nia komuna kaj unusola Hejmo.

Vivu kaj daŭre floru amikeco kaj ĉiuflanka kunlaboro inter la popoloj de Uzbekio kaj Ĉinio!


Pablo León (Argentino):

En ĉi tiu grava okazo de la 75-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, ni volas esprimi niajn plej sincerajn gratulojn kaj bondezirojn al vi ĉiuj. Ĉinio, kun sia riĉa historio kaj kultura heredaĵo, fariĝis ne nur ekonomia kaj teknologia giganto, sed ankaŭ grava aktoro sur la internacia scenejo.

Ni kredas, ke kun granda potenco venas granda respondeco. Ĉinio havas la ŝancon kaj la devon gvidi la mondon al pli paca, justa kaj daŭripova estonteco. Ni esperas, ke la ĉina popolo, sub la gvidado de siaj estroj, daŭre laboros por la bono de la tuta homaro, antaŭenpuŝante kunlaboron, komprenon kaj pacon inter ĉiuj nacioj.

Ni, esperantistoj, estas fieraj esti parto de ĉi tiu tutmonda komunumo, kiu strebas al pli bona mondo per interkompreniĝo kaj amikeco. Ni deziras al vi ĉiuj sukceson kaj prosperon en viaj klopodoj kaj atendas kun ĝojo la estontecon, kiun ni kune konstruos.


Petik János (Hungario):

Okaze de la proksimiĝo de la naskiĝtago de ĈPR mi gratulas al niaj ĉinaj amikoj kaj deziras persiston en ilia klopodo por paca, pli sekura mondo en kiu la landojn kunligas la nobla principo de reciproka helpado ekonomie (enkadre de BRICS k.s.), gardado de ekologia ekvilibro de nia planedo anstataŭ senĉesa klopodo egoisme superi aliajn landojn.


Paolo Omodei-Zorini (Italio):

Plej Kara Ĉina Popola Respubliko, Feliĉan Naskiĝtagon! 75 jaroj ne estas longa tempo por nacio sed, kiel nia Italio, ankaŭ vi havas miljaran historion. De tempo al tempo mi diras, ke ankaŭ en mia familio estas iom da Ĉinio: fakte la plej dolĉa inter ni estas Olivero, la Ĉina ŜarPei-hundo kaj ankaŭ, por teni min, mi praktikas Taiĝiĉuanon kaj Ĉigongon: ili estas belaj ĉinaj tradicioj kiuj feliĉe ni ankaŭ povas aprezi!


Joel Muhire (DR Kongo):

Mi deziras feliĉan 75-jariĝon de la Ĉina Popola Respubliko, prosperon al via lando, kaj daŭran pacon.


Luigia Oberrauch Madella (Italio):

Gratulojn al la Ĉina Popola Respubliko pro la celebrado de ĝia 75-a naskiĝtago. Mi ĝojas pro la fakto, ke ĈPR agadas kune kun aliaj ŝtatoj por zorgi pri paca kunlaboro inter la popoloj de nia planedo.


Vilhelmo Lutermano (Germanio):

75 jaroj da kreskanta espero por la deca mondo!











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Atingoj de nova Ĉinio en la pasintaj 75 jaroj -- Mediprotektado - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio