Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Haikou post tajfuno
2024-09-30

Komence de septembro, tajfuno Yagi -- la dua plej forta tropika tajfuno registrita ĉi-jare en la mondo, kun ventoj rapidaj je pli ol 230 kilometroj hore -- atingis la urbon Haikou en Hainan-provinco de Ĉinio, kaŭzante detruon, problemon pri liverado de elektro kaj aliajn malfacilojn por la loka popolo. La ĉina krizokaza agado tamen estis tre efika kaj la ĉefaj problemoj estis rapide solvitaj. Kiam raportistoj de El Popola Ĉinio vizitis la urbon inter la 20-a kaj 23-a de septembro, apenaŭ estis signoj de la detruado kaj laboroj por purigi stratojn kaj ripari damaĝitajn strukturojn estis en bona ritmo. La ĉiutaga vivo rapide renormaliĝis.


Laboristo vendas kokosojn por turistoj ĉe plaĝo en Haikou.


Kamiono uzata en la laboroj pri rebonigo de la loko post la tajfuno iras surstrate.


Lokanoj fiŝkaptas ĉe plaĝo.


Ŝtono markas la ekirpunkton de la ronda turisma aŭtovojo ĉirkaŭ Hainan-insulo. Malantaŭ ĝi videblas la liberkomerca zono.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Shaanxi: Profundigi reformadon por feliĉigi nian popolon - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio