Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Produktoj pri Wukong en la 14-a Internacia Ekspozicio pri Ciferecaj Publikaĵoj
2024-09-27

Pro la populariĝo de la videoludo Nigra Mito: Wukong, la kvanto de produktoj pri Wukong multe kreskas, kaj en la ĉi-jara Internacia Ekspozicio pri Ciferecaj Publikaĵoj, la bildo de Wukong estis videbla en multaj budoj.




En la budo de Hainan-a Eldona Grupo, oni povis provsperti la videoludon, sed nur post atendado en vico dum longa tempo. Ĝis la fermo de la ekspozicio ni, redaktoroj de El Popola Ĉinio ne havis oportunon tion provi.



En la budo de Shanxi-provinco, troveblas libroj kaj ludiloj rilataj al scenoj de la videoludo, sciigantaj homojn pri antikvaj konstruaĵoj kaj turismejoj en la provinco.





La budo de ĈIKG prezentis AI-faritan filmeton kreitan surbaze de la libro Pilgrimo al la Okcidento, en kiu Wukong estas la ĉefrolo. Krome, Zhaohua-a Eldonejo kaj la eldonejo Sinolingua sub ĈIKG adaptis la verkon kiel lernolibrojn de la ĉina lingvo, kontentigante postulojn de lernantoj en diversaj niveloj. En tiuj libroj estas speciale desegnita ilo, per kiu legantoj povas legi kun aŭ sen helpo de pinyin. Oni eĉ ellaboris ludilon pri faro de figuroj el koloraj teroj. Estas pilkoj kun bildoj de kvar roloj el la libro. 


Brazila esperantisto Rafael provis tiujn produktojn kaj opinias, ke ili estas interesaj kaj helpas al junuloj aŭ lernantoj kompreni la konatan verkon.


Verkis Rafael Henrique Zerbetto kaj Gao Shuyuan











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Elstaraj punktoj de la 14-a Internacia Ekspozicio de Ciferecaj Publikaĵoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio