Okazis la 14-a Internacia Ekspozicio de Ciferecaj Publikaĵoj |
2024-09-26 |
De la 21-a ĝis la 23-a de septembro okazis en la urbo Haikou de la provinco Hainan de Ĉinio la 14-a Internacia Ekspozicio de Ciferecaj Publikaĵoj. Kun la temo "novigi kaj plibonigi, gajni ciferecan estontecon", la evento prezentis la plej lastajn atingojn en cifereca eldonado kaj rilataj kampoj kaj ankaŭ okazigis debatojn inter fakuloj. Homoj el la plej diversaj aĝoj kaj sociaj rondoj vizitis la ekspozicion kaj aktualiĝis pri la lastaj atingoj en la kampo de cifereca eldonado. Vizitantoj vizitas la ekspozicion. Infanoj provas virtualan realon. Vizitantoj havis la oportunon sperti la tradician ĉinan kulturon. Infano spertas videoludon en la ekspozicio. Raportis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |