Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina "flugaŭtomobilo" provflugis en Brazilo
2024-09-25

La unua provflugo de vertikal-elalteriĝa elektra veturilo (eVTOL), populare konata kiel "flugaŭtomobilo", okazis en Brazilo matene de la 20-a de septembro en la urbo Quadra de la subŝtato San-Paŭlio. La senpilota flugo estis farita de la modelo EH216-S, fabrikita de la ĉina firmao Ehang, kiu estas reprezentata en Brazilo de la firmaoj AT Global kaj GoHobby.



La du reprezentantoj de EHang petis al Brazila Agentejo pri Civila Aviado permeson por okazigo de eksperimentaj flugoj per eVTOL. Ricevinte la permeson, GoHobby okazigis la historian flugon en aviada klubo de Quadra. Estis realigitaj du dekminutaj flugoj sen piloto kaj pasaĝero en la veturilo kapabla transporti du homojn. La eVTOL estis kontrolata de malproksime. Fakuloj pri aviado kaj raportistoj de amaskomunikiloj akompanis la testojn, kaj neniu problemo okazis.



La eVTOL EH216-S kapablas transporti ĝis du homojn kaj maksimume 220 kilogramojn tra distanco de ĉirkaŭ 30 kilometroj. Ĝi estas funkciigata de 12 sendependaj baterioj kaj 16 motoroj. Piloto ne flugas kun la veturilo, kiu estas kontrolata de distance per saĝa kontrol-sistemo, kiu permesas realtempan planadon, kontroladon, validigon, agadon, monitoradon kaj kontroladon de la flugo. La eVTOL EH216-S estas la unua siaspeca en la mondo kaj promesas ŝanĝi la enurban transporton en la mondo.



Laŭ la firmao EHang, ekde decembro 2023, tiu ĉi "flugaŭtomobilo" estas prezentata al la publiko en eventoj, kun la celo alproksimigi tiun teknologion de la socio. Laŭ esploro de la firmao pri teknologio MundoGeo, Brazilo havas la trian plej grandan merkaton por tiaj veturiloj en la mondo, post Usono kaj Ĉinio. La teknologio celas la bezonojn de grandaj metropoloj, kiel San-Paŭlo, kaj lokojn malfacile alireblajn de aliaj veturiloj.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: G1











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinaj firmaoj pri fabrikado superis 6 milionojn - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio