Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brazilanoj kaj ĉinoj festis la 50-jariĝon de diplomatiaj rilatoj
2024-09-20

La 13-an de septembro en Pekino ĉina vicprezidento Han Zheng partoprenis akcepton feste al la 50-jariĝo de la estigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo, kunorganizita de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj la brazila ambasadorejo en Pekino. La eventon ĉeestis ĉirkaŭ 120 homoj, inkluzive de brazila ambasadoro en Ĉinio Marcos Galvão, diplomatoj de la du landoj kaj reprezentantoj de pluraj sociaj rondoj de Brazilo kaj Ĉinio. La Konsilio de Brazilaj Civitanoj en Pekino estis reprezentata en la evento.


Ĉina vicprezidento Han Zheng kaj brazila ambasadoro en Ĉinio Marcos Galvão pozas por foto kun aliaj homoj. (Foto: Xinhua)


Han rimarkis, ke en la pasintaj 50 jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo konstante disvolviĝis surbaze de kunlaboro en pluraj kampoj. Ĉinio kaj Brazilo estas du grandaj disvolviĝantaj landoj kaj merĝantaj merkatoj, kaj Ĉinio estas preta por plifortigi kunlaboron kun Brazilo laŭ la interkonsento atingita pasintjare inter la prezidantoj de la du landoj, kun la celoj pli bone kunordigi strategiojn pri disvolvado, profundigi reciprok-profitan kunlaboron kaj kune konstrui la sekvajn "50 orajn jarojn" de la dulandaj rilatoj.


Muzikistoj de la Orkestro de Fortikaĵo Copacabana (sur la podio) pozas por foto kun kelkaj gastoj


Galvão substrekis la kernan kaj unikan rolon de COSBAN (Altnivela Ĉin-brazila Komisiono pri Kunordigo kaj Kunlaboro) en la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo: Brazilo ne havas similan mekanismon kun alia lando, kio substrekas la gravecon de Ĉinio por Brazilo. Pere de COSBAN, kunlaboro inter registaroj de ambaŭ landoj estas pli efika kaj tio stimulas la partoprenon de la privata sektoro en tiu kunlaboro. Kiam Ĉinio ekdisvolviĝis kaj la vivnivelo de ĉinoj pliboniĝis, Brazilo estis preta kreskigi siajn eksportojn de krudmaterialoj por kontentigi la postulojn de ĉinoj. Nun necesas igi tiun kunlaboron pli ampleksa kaj profunda, kaj por tio la popoloj de Brazilo kaj Ĉinio bezonas pli bone koni unu la alian.


La kultura programo de la akcepto estis aparte brila: la ĉinaj muzikistoj Li Bowen, Erdun Menghe, Chen Jinxuan kaj Ge Genhu prezentis la folkloran Barhu-muzikaĵon Blanka Ĉevalo, kaj sekve Orientĉina Grupo pri Muziko kaj Danco prezentis la dancon el Dunhuang Ĉielarko kaj Flugantaj Apsaraoj. Sekve sin prezentis la Orkestro de Fortikaĵo Copacabana el Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. La orkestro estas socia projekto, sponsorata de la ĉina firmao CNOOC (Ĉina Nacia Kompanio pri Eksterlanda Petrolo), kiu donas al gejunuloj de malriĉaj kvartaloj la ŝancon lerni muzikon. La orkestro unue prezentis la ĉinan kanton Mi Amas Vin, Ĉinio, majstre kantitan ĉinlingve de brazila kantistino. Sekve estis prezentata la fama verko Zonotriko en la Farun', verkita de Zequinha de Abreu, unu el la plej famaj brazilaj kantoj, kiu fariĝis mondkonata en la voĉo de Carmen Miranda kaj estis registrita en Esperanto de ŝia fratino Aurora Miranda.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al 11-a Pekina Xiangshan-Forumo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio