Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Homaj rajtoj en mondo plena je diverseco
2024-09-14

Homaj rajtoj estas rajtoj, kiujn oni havas simple pro esti homo. La Universala Dekraracio de Homaj Rajtoj, proklamita de UN la 10-an de decembro 1948, estas la fundamenta dokumento pri tiu temo. Tiu deklaracio naskiĝis de la indigno kaŭzita de la hororo de la dua mondmilito, kun la celoj protekti la homan dignon kaj kultivi etikan konduton inter homoj por ke ĉiuj estu protektitaj de kruelaĵoj.


Evandro Carvalho, Liu Xin kaj mi diskutas pri homaj rajtoj en la programo The Point de CGTN.


Kvankam la 30 artikoloj de la deklaracio estas universale agnoskataj, en mondo kun diverseco de kulturoj, lingvoj kaj civilizacioj oni povas trovi konsiderindajn diverĝojn pri interpreto kaj emfazo aŭ prioritato kadre de homaj rajtoj. Interŝanĝoj pri praktikoj kaj interpretoj pri homaj rajtoj kontribuas por kunlernado kaj interkompreno inter malsamaj civilizacioj.


Kun la celo antaŭenigi sud-sudan kunlaboron en la kampo de homaj rajtoj, la 10-an de septembro okazis en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, la unua Rond-tabla Diskuto pri Homaj Rajtoj de Ĉinio kaj Latinameriko kaj Karibio, kun partopreno de prestiĝaj fakuloj el universitatoj kaj ankaŭ aktivuloj, akademiuloj kaj politikistoj de Brazilo, Ĉinio kaj aliaj landoj de Latinameriko kaj Karibio.


Pluraj amaskomunikiloj de Brazilo kaj Ĉinio raportis pri la forumo kaj okazigis specialajn programojn pri homaj rajtoj. Interalie, la fama anglalingva programo The Point kun Liu Xin, de la ĉina televidkanalo CGTN, havis specialan sesion, kiu havis kiel gastojn min; Evandro Carvalho, profesoro pri internacia juro ĉe Fluminense Federacia Universitato de Brazilo kaj kunorganizanto de la forumo; kaj du ĉinajn profesorojn, Liu Cheng, direktoro de la Centro pri Transkulturaj Studoj de Pekina Universitato pri Eksterlandaj Studoj, kaj Niu Haibin, direktoro de la Instituto pri Internaciaj Studoj de Ŝanhaja Instituto pri Internaciaj Studoj.


Komence de la diskuto, Carvalho klarigis, ke la landoj partoprenantaj en la eventon havas multajn informojn kaj vidpunktojn por interŝanĝi kaj multajn komunajn defiojn por trakti. Li pravegas, disvolviĝantaj landoj kundividas similajn realojn, inkluzive de malriĉeco kaj malsato, kaj mankojn kadre de edukado, prisanaj kaj sanitaraj aferoj, infrastrukturo, sekureco ktp. Mi substrekis tiujn punktojn, kiam venis mia vico paroli.


Ekranaro de la studio de CGTN dum la vivelsendo de la televidprogramo.


Alia punkto tre grava estas la diferenco de prioritatoj inter nordaj kaj sudaj landoj. La disvolviĝintaj landoj de la nordo jam baze solvis kritikajn problemojn en kampoj kiel manĝaĵsekurecon, publikan sekurecon, edukadon kaj sanon, kaj ĝenerale havas pliajn rimedojn kaj pli evoluiĝintajn sistemojn de sociala sekureco por kontraŭbatali malriĉecon kaj reagi al krizoj. Pro tio, tiuj landoj emfazas politikajn homajn rajtojn.


Disvolviĝantaj landoj, siavice, alfrontas urĝajn defiojn por certigi decajn vivkondiĉojn al siaj civitanoj, sekve ili nature pli fokusiĝas sur la sociaj homaj rajtoj, rilataj al provizado de minimumaj vivkondiĉoj al la popolo. Dum la diskuto, mi subite pensis, sed ne komentis, pri grava diferenco inter Brazilo kaj Ĉinio tiurilate: en Ĉinio, krimoj estas raraj kaj publika transportsistemo estas tre konvena, sekve ĉinoj apenaŭ priatentas tiujn temojn en la ĉiutaga vivo, dum en Brazilo, kie publika transportsistemo estas multekosta, malaktuala kaj malefika kaj krimoj estas partoj de la ĉiutaga vivo, tiuj temoj estas tre atentataj. Tio parte klarigas, kial eŭropanoj, ekzemple, ne sukcesas kompreni la sintenon de la tutmonda sudo pri homaj rajtoj.


Kompreneble politikaj rajtoj estas gravaj, sed mia vivosperto en Brazilo instruis al mi, ke edukado kaj bazaj vivkondiĉoj estas la bazoj por antaŭenigo de demokratio. En malriĉaj regionoj de Brazilo, ekzemple, estas facile rimarki, ke malkleruloj ne konas siajn rajtojn, sekve ili havas homajn rajtojn surpapere, sed ne efektive.


Cetere malriĉuloj ne vere povas regi sian propran vivon, ĉar al ili mankas bazaj garantioj pri efektivigo de la homaj rajtoj, kiujn ili havas surpapere. Unu simpla ekzemplo estas la konstato, ke en la plej malriĉaj regionoj de Brazilo malriĉuloj vendas sian voĉon en balotadoj kontraŭ iom da mono, novaj vestaĵoj aŭ provizaĵoj.


Partoprenantoj de la unua Rond-tabla Diskuto pri Homaj Rajtoj de Ĉinio kaj Latinameriko kaj Karibio, en Rio-de-Ĵanejro


Alia ekzemplo estas la fakto, ke en Brazilo mezklasanoj havas la kutimon dungi malriĉan virinon por labori kiel servistino kontraŭ malalta pago, ofte sub la minimuma salajro kaj sen kontrakto, sekve sen sociala asekuro kaj laboristaj rajtoj. En 2014, kiam Brazilo forlasis la Mondan Mapon de Malsato, tiuj virinoj havis pli bonajn perspektivojn en la vivo, multaj dungiĝis en fabrikoj aŭ komerco, aliaj fondis malgrandan negocon, kelkaj eĉ sukcesis diplomiĝi en universitato kaj komenci karieron en sektoro pli prestiĝa, sekve tiuj, kiuj restis laborantaj kiel servistoj, ekpostulis pli altan salajron kaj laborkontrakton, alivorte ili fariĝis kapablaj mem decidi pri propra vivo kaj kariero. En 2016, post la puĉo kontraŭ Dilma Rousseff, malriĉeco en Brazilo rapide kreskis, averaĝa salajro de servistinoj rapide malkreskis kaj multaj ekakceptis labori senkontrakte, kelkaj eĉ sin anoncis por labori kontraŭ manĝaĵo.


Tio montras, ke efektivigo de sociaj homaj rajtoj estas fundamento por homa emancipo kaj aŭtonomeco, kiuj siavice estas nepre necesaj por efektivigo de politikaj kaj civilaj homaj rajtoj.


Alia grava punkto traktita kaj en la diskuto en Brazilo, kaj en la televidprogramo de CGTN, estas la uzo de homaj rajtoj kiel armilo fare de mondpotencoj por interveni en internajn aferojn de aliaj landoj. En Brazilo ni bone scias pri tio, mi mem akompanis de proksime la puĉon de 2016, kiu komencis kiel protesto por plibonigo de publika transporto, absolute necesa por efektivigo de homaj rajtoj kiel aliro de loĝantoj de antaŭurboj al laborejo kaj al instalaĵoj pri edukado, kuracado, kulturo, distro kaj sporto, sed rapide tiu movado fariĝis kolora revolucio por ŝanĝi la registaron kaj bremsi la ekonomian disvolvadon de la lando.


Alproksimiĝante al la fino de la televidprogramo, Liu Xin faris al mi demandon aparte interesan: ŝi demandis pri la penso de prezidento Xi Jinping pri homaj rajtoj en la kunteksto de civilizacia diverseco kaj respekto al tiu diverseco. Mi surpriziĝis de tiu demando pro la subita konstato, ke jam kiam mi estis loĝanta en Brazilo kaj tute ne konis la ideon de prezidanto Xi, miaj ideoj pri homaj rajtoj estis tre similaj al tiuj de li. Inter 2012 kaj 2014, kiam mi agadis en eksteraj rilatoj de UEA kaj TEJO, mi havis interesajn debatojn pri homaj rajtoj en eventoj de UN.


Ekzemple, en la laboro pri malaperigo de malriĉeco, Ĉinio alprenis la postulojn “du certigoj kaj tri aliroj”, por certigi al ĉiuj civitanoj vestaĵojn kaj manĝojn kaj aliron al baza edukado, baza kuracado kaj kontentiga loĝejo. Alivorte, Ĉinio donis prioritaton al certigo de la plej bazaj sociaj homaj rajtoj, kiuj apenaŭ ekzistas en malriĉaj landoj kaj ne estas kontentigaj en disvolviĝantaj landoj.


Universitatoj de Brazilo kaj Ĉinio subskribas memorandon de interkonsento pri kunlaboro.


La ĉina koncepto pri harmonio en diverseco, siavice, eĥas la sudan vizion, ke rilatoj inter landoj devas esti bazitaj sur respekto kaj egaleco. En tiu punkto kuŝas alia grava diferenco inter Ĉinio kaj Okcidento: Ĉinio pretas kundividi siajn ideojn kaj spertojn pri homaj rajtoj, sed nenion trudas, dum Okcidento kondutas pli kaj pli arogante por trudi sian vizion pri homaj rajtoj al aliaj landoj.


Bona ekzemplo de tio venas el Sud-Ameriko, kie antaŭ nelonge okazis balotado en Venezuelo kaj la venko de Nicolas Maduro estis oficiale agnoskita, sed Usono kaj kelkaj aliaj landoj rifuzis akcepti la rezulton. Kiu havas la rajton proklami iun kiel prezidenton de Venezuelo, ĉu venezuelaj aŭtoritatoj aŭ registaro de fremda lando? Akuzoj pri fraŭdo en la balotado estas interna problemo de la lando, kiu mem devas solvi ĝin. Ajna klopodo, eĉ se bonintenca, interveni en internajn aferojn de alia lando, nur pligravigos la situacion. Venezuelo batalis por sendependiĝi de Hispanio kaj mem regi sin, do ni lasu ĝin aŭtonome kaj libere trakti siajn proprajn aferojn. La tutmonda sudo ne volas kuratorojn.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Inaŭguriĝis Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj en 2024 - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio