Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping adresis gratulan mesaĝon al Virina Forumo de ŜKO
2024-09-12


La 11-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping adresis gratulan mesaĝon al la Virina Forumo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).


Xi Jinping diris en la mesaĝo, ke virinoj estas gravaj antaŭenigantoj de homara civilizacio kaj socia progreso kaj jam akiris neordinarajn atingojn en diversaj kampoj, post kiam la Virina Forumo de ŜKO naskiĝis, diverslandaj virinoj, laŭ la "spirito de Ŝanhajo", donis siajn kontribuojn por formi pli solidarecan komunumon de komuna estonteco de ŜKO. Li esperas, ke la forumo daŭre ludos pozitivan rolon por aldoni freŝan viglecon al la kultura ligo de ŜKO-membroj. Ĉinio volas, per ciferecaj teknikoj kaj kune kun ĉiuj flankoj, antaŭenigi teknologian novigon kaj privirinajn temojn kaj konstrui pli belan hejmlokon por ŜKO.


La Virina Forumo de ŜKO malfermiĝis en la sama tago en la urbo Qingdao de la provinco Shandong, Ĉinio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Lanternoj lumigas Mezaŭtunan Feston en Ŝanhajo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio