Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Koncerto festis amikecon inter Brazilo kaj Ĉinio
2024-09-10

La 5-an de septembro okazis en la Nacia Centro pri Prezentartoj (NCPA, laŭ anglalingva mallongigo) en Pekino, akcepto de la brazila ambasadejo en Pekino kaj speciala klasik-gitara koncerto feste al la 50-jariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio. Por koncerti, estis elektitaj du prestiĝaj gitaristoj, la ĉina Yang Xuefei kaj la brazila Fábio Zanon, du elstaraj muzikistoj kiuj jam koncertis en pli ol 50 landoj, inkluzive de mondfamaj koncertejoj kaj festivaloj.


Yang Xuefei kaj Fábio Zanon koncertas feste al la 50-jariĝo de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio.


Wang Xuefei estas konsiderata unu el la plej elstaraj gitaristoj de la mondo nuntempe kaj ankaŭ la unua ĉina gitaristo, kiu famiĝis internacie. Xuefei ofte ricevas inviton koncerti kun famaj orkestroj de la mondo. Revuo Gramophone laŭdis ŝin kiel pioniron de sia generacio en novigo de klasik-gitara repertuaro, kreante verkojn kaj aranĝojn inspiritajn de la ĉina kulturo. Ŝia nomo aperas en listo de la brita klasikmuzika revuo Classic FM inter la 100 plej bonaj nuntempaj klasikmuzikistoj, dum BBC Music Magazine listigis ŝin inter la ses plej bonaj klasik-gitaristoj en la mondo. Konata kiel pioniro de klasika gitaro en Ĉinio pro tio, ke ŝi estas la unua ĉino, kiu studis klasikan gitaron en muziklernejo, Xuefei daŭre ludas gravan rolon en la popularigo de klasik-gitara muzikstilo en Ĉinio.


Yang Xuefei kaj Fábio Zanon koncertas akompanataj de gastmuzikistoj de la Orkestro de NCPA.


Fábio Zanon estas unu el la brazilaj muzikistoj plej renomaj internacie, laŭdata pro la kreemo kaj potenco de siaj interpretoj. Kiel muzikestro, edukisto kaj diskoniganto, li faras elstaran laboron por popularigi klasik-gitaran muzikstilon. Gajninto de la monde plej prestiĝaj internaciaj klasik-gitaraj konkursoj de la mondo, interalie GFA en Usono, Francisco Tárrega en Hispanio kaj Alessandria en Italio, Zanon kreis repertuaron kun pli ol 40 koncertoj por gitaro kaj orkestro kaj sin dediĉas al ĉambromuziko. Aŭtoro de la libro Villa-Lobos, pri tiu fama brazila muzikverkisto, li kreis kaj prezentis la programojn "arto de gitarludado" kaj "brazila gitaro" en Radio Kulturo de San-Paŭlo kaj la muzikan podkaston Lira.


Brazila ambasadoro en Pekino, Marcos Galvão, parolas en la evento.


En la lasta parto de la koncerto, la violonistoj Dou Chongchang kaj Gao Cuesi, la vjolisto He Jing, la violonĉelisto Kim Kyuri, la kontrabasisto Liu Yimei kaj la hobojisto Zhou Yang, muzikistoj de Orkestro de NCPA, aliĝis al la gitarista duopo kaj aldoni brilon al la lasta parto de la koncerto, kiun ĉeestis pluraj aŭtoritatoj, inkluzive de Hua Chunying, vicministro pri eksteraj rilatoj de Ĉinio, kaj Marcos Galvão, brazila ambasadoro en Pekino, kaj ankaŭ reprezentantoj de pluraj sociaj rondoj de Brazilo kaj Ĉinio.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Fermiĝis la 17-aj Someraj Paralimpikoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio