Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping faris paroladon en malferma ceremonio de Pintkunveno de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro
2024-09-06


La 5-an de septembro en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la malferman ceremonion de la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro en 2024 kaj faris paroladon.


Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Afriko komprenas kaj subtenas unu la alian kaj starigas modelon por novtipaj internaciaj rilatoj. Li proponis levi ĝis strategia nivelo la duflankajn rilatojn inter Ĉinio kaj ĉiuj afrikaj landoj en diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio, kaj levi la ĝeneralan pozicion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko ĝis solida ĉin-afrika komunumo de komuna estonteco en la nova epoko.





Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Afriko kune strebas al modernigo kaj tio certe estigos tajdon de modernigo de Tutmonda Sudo kaj malfermos novan ĉapitron de konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco. En la venontaj tri jaroj Ĉinio, kune kun Afriko, antaŭenigos dek partnerajn agadplanojn de modernigo por profundigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko kaj gvidi modernigon de Tutmonda Sudo. La dek partneraj agadplanoj kovras la kampojn de reciproka lernado inter civilizacioj, komerca prospero, industriĉena kunlaboro, konektebleco, disvolva kunlaboro, sano, agrikulturo kaj vivrimedoj, interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj, verda disvolvado kaj komuna sekureco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping aranĝis bonvenigan bankedon por gastoj partoprenontaj en Pintkunveno de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio