Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping aranĝis bonvenigan bankedon por gastoj partoprenontaj en Pintkunveno de Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro
2024-09-05


La 4-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan aranĝis bankedon por bonvenigi internaciajn gastojn, kiuj estas en Pekino por la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro en 2024.





Xi Jinping diris en sia salutparolado en la bankedo, ke la ĉin-afrika komunumo de komuna estonteco estas enradikiĝinta en tradicia amikeco. Ekde la mezo de la 20-a jarcento, Ĉinio kaj afrikaj landoj batalis kune en la lukto kontraŭ imperiismo, koloniismo kaj hegemonio, kaj marŝis man-en-mane sur la vojo al disvolvado, revivigo kaj modernigo. Kiel ajn ŝanĝiĝas la internacia situacio, la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko estos heredita kaj fariĝos pli forta.


Xi Jinping diris, ke konstruado de homara komunumo de komuna estonteco estas la komuna revo de la homaro, kaj modernigo estas la sola maniero transformi revojn en realon. Ĉu en la pasinteco aŭ nun, Ĉinio kaj Afriko ĉiam estas pioniroj en tia konstruado, kaj certe kunigos manojn por marŝi ĉe la avangardo de la moderniga procezo en la estonteco kaj gvidos viglan disvolviĝon de la modernigo de la Tutmonda Sudo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Afrikaj altranguloj: Komuna modernigo estas ŝlosilo de ĉin-afrikaj rilatoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio