Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Riĉa rikolto el UK
2024-09-03

de Wang Letian



Estas la unua fojo por mi partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto okazinta eksterlande, en Afriko. Kiam mi revenis el Aruŝo, Tanzanio, mi estis plenigita de entuziasmo kaj rikoltis multon. Mi resumas tiun rikolton kiel"tri neatenditaj aferoj, du gajnoj kaj unu manko".


Tri neatenditaj aferoj: Unue, estis multaj afrikaj partoprenantoj, kaj plejmulto el ili estas junuloj. Ĉeestis al la UK pli ol 300 partoprenantoj el la tri afrikaj landoj, Tanzanio, Burundo kaj Demokratia Respubliko Kongo, okupante pli ol trionon de la partoprenantoj de la kongreso. Kaj aperis granda nombro da Esperanto-entuziasmuloj kaj komencantoj, kiuj lernis Esperanton nur kelkajn monatojn kaj jam povis flue paroli kun eksterlandaj samideanoj. Mi vere admiras ilin. Ili estas la espero de Esperanto en Afriko. Due, la tagordo de la kongreso estis bunta. De la 9-a ĝis la 22-a horo ĉiutage, krom la regulaj forumoj, prelegoj, aŭkcioj, amuzvesperoj, aprez-kunsidoj pri literaturaj verkoj, elementaj kaj meznivelaj Esperanto-klasoj, okazis eĉ svahil-lingvaj konkursoj, pilk-ludoj ktp. Trie, la procezo por eniri Tanzanion estis tre facila. Oni devis nur montri sian pasporton kaj pagi la koston. Tute ne necesis viz-rilataj materialoj. Ĉiuj virusoj, pri kiuj oni alarmis interrete al tiuj, kiuj iros al Afriko, ne ĝenis nin, kaj la kontraŭepidemiaj medikamentoj, de mi kunportitaj al la lando, estis nenecesaj.


Du gajnoj: Unue, ni povas plene senti la grandan unuecon de la homoj tra la mondo kaj la varmecon de la granda familio, kaj plene sperti la fortan unufamilian etoson en la mondo. En kaj ekster la kongresejo estis plena de salutoj, varmaj brakumoj, intimaj interparoloj, ĝojaj kaj feliĉaj etosoj. La Esperanta celo de egaleco, harmonio kaj amikeco estis vivece prezentita. Due, oni povis ekzerci sin per partopreno en agadoj. Mi ĉeestis seminarion pri literaturaj verkoj, kie mi laŭtlegis du paragrafojn el la verkoj kaj ricevis aplaŭdojn. Sekve, kune kun la gvidantoj de la Ĉina Esperanto-Ligo, mi partoprenis en renkontiĝo kun lokaj Esperanto-entuziasmuloj kaj komencantoj kaj faris paroladon. En la internacia amuzvespero, mi sursceniĝis por kanti ĉinajn kantojn kun ĉinaj partoprenantoj. Tio donis al mi la ŝancon bone min ekzerci.


Unu manko: Senteblaj premo kaj manko. Pro mia malalta lingvonivelo, mi bedaŭris, ke mi ne povis fari profundajn diskutojn kun aliaj partoprenantoj. Mi pensas, ke por partopreni en internaciaj eventoj okazigitaj eksterlande, koni iom da Esperanto estas ne sufiĉe, oni devas regi iom de la angla por forigi realajn barojn de lingva komunikado, evitante embarason. Estontece, mi klopodos pli multe por altigi mian Esperantan nivelon kaj plifortigi mian anglan. Mi pli bone montru min en la venonta UK.


Mi kaj mia burunda Esperanto-amiko Merci Kwibe.


Mi kaj mia burunda Esperanto-amiko Leopold Nzisabira.


Du epizodoj: Mi kutime spektas filmetojn de burundaj Esperanto-parolantoj, kiujn sinjoro Ĉielismo disvastigis en nia WeChat-grupo, celante, ke ni ekzercu nin pri aŭskultado. Tial, la roluloj en la filmetoj estas jam konataj de mi. Hazarde, en la malferma ceremonio de UK, mi rimarkis, ke tiuj du partoprenantoj estis sidantaj apud mi, ĝuste la roluloj! Mi tuj rekonis ilin je la unua rigardo kaj montris al ili la filmetojn konservatajn en mia poŝtelefono. Ili scivolemis, kiel mi ricevis ĉi tiujn filmetojn. Homoj, kiujn mi kutime vidas en videaĵoj, subite estis sidantaj ĉe mi en la kongresejo! Ĉu tio ne estas destinita de nia lingvo? Mi donacis al ili ĉinajn Esperantajn memorkovertojn. La dua epizodo estas, ke por pli flue kanti en la internacia amuzvespero, mi kaj aliaj ĉinaj partoprenantoj multe ekzercis nin en libera tempo. Tiam, multaj afrikaj amikoj aliĝis al ni en la kantado. Kaj unu el la afrikaj amikoj eĉ korektis nian prononcon. Tio plene montras la familian amikecon, kaj la senlimecon de Esperanto kaj muziko.












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Demokratia Respubliko Kongo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio