Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hidrogeno funkciigas busojn en Hami
2024-09-03

La Xinjiang-a Huishen-a TeknologiaKompanio Limigita pri Novenergiaj Rimedoj, bazita en la urbo Hami de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, estigis programon, kiu kunligas produktadon de verda hidrogeno kaj provuzado de hidrogeno kiel fuelo.


Speciala benzinejo por veturiloj funkciigataj de hidrogeno


Sensilo petas ŝoforon meti lian manon sur la aparaton por malŝargi statikan elektron el lia korpo.


Aparato por reŝargi aŭton per hidrogeno


La aro da teknikoj disvolvataj kadre de tiu projekto inkludas generadon de elektro el novaj energifontoj; produktadon de hidrogeno per elektrolizo; kaj ankaŭ stokadon, transportadon kaj uzon de hidrogeno. Surloke estis konstruita elektrocentralo kun instalita kapacito je 6MW, el kiuj 5MW venas el ventomueliloj kaj 1MW el fotovoltaaj paneloj, por funkciigi la industrion pri produktado, purigado kaj stokado de hidrogena fuelo. Surloke ankaŭ estis konstruita benzinejo por veturiloj funkciigataj de verda hidrogeno. Busoj funkciigataj de hidrogeno jam cirkulas en la regiono, pruvante taŭgecon kaj sekurecon de tiu fuelo, kies plivastigota uzo promesas jaran ŝparon de 5 800 tunoj de karbondioksido.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto










<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Silicia industrio en Hami akcelas disvolvadon de fotovoltaa industria ĉeno de Xinjiang - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio