Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Silicia industrio en Hami akcelas disvolvadon de fotovoltaa industria ĉeno de Xinjiang
2024-09-02

Fotovoltaa industria ĉeno delonge disvolviĝas en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, kie koncentriĝas multaj firmaoj de tiu sektoro. La sunpaneloj kaj aliaj fotovoltaaj produktoj faritaj en Xinjiang kovras vastan gamon da teknikaj specifaĵoj por agordiĝi kun la specifaj bezonoj de fotovoltaaj projektoj en Ĉinio kaj la mondo. La disvolvado de tiu sektoro en Xinjiang kontribuas por antaŭenigi novigon en la moderna industria sektoro de la regiono, alportante disvolvadon al nord-okcidenta Ĉinio per la liberigo de novkvalitaj produktivaj fortoj.


Laboristo kontrolas fandadon de silicio en la fabriko de Xinjiang-a Qingdian-a Silicia Kompanio Limigita.


Riĉa je mineraloj, inkluzive de kvarcito, riĉa je silicio, la urbo Hami en la orienta parto de Xinjiang nun sukcesas plenumi malnovan breĉon en la loka fotovoltaa industrio: en la Circkl-ekonomia Industria Parko de Hami-a Zono por Altteknika Industria Disvolvado, nun provfunkcias novmateriala fabriko kapabla produkti grandajn kaj alt-efikajn unukristalajn siliciaĵojn, kiuj estas esencaj por la produktado de sunpaneloj. Procezante silicion surloke, Hami aldonas valoron kaj kompleksecon al sia produktado kaj plenumas malnovan breĉon en la fotovoltaa industria ĉeno de orienta Xinjiang.


Varmaj siliciaj stangoj malvarmiĝas post eliro el la forno.


La fabriko apartenas al la Xinjiang-a Qingdian-a Silicia Kompanio Limigita kaj tie troviĝas altteknikaj fornoj kaj maŝinoj por fandi, purigi kaj tranĉi silicion. La tekniko uzas plurkristalan silicion kiel krudmaterialon, kiu post fandado estas kreskigita kiel unukristala rado laŭ la metodo de Czochralski. Poste kiam la rado estas tranĉita kaj procezita, la rezulto estas siliciaj folioj uzataj ĉefe en fabrikado de sunpaneloj.


La unua parto de la procezo konsistas el la produktado de unukristalaj stangoj per fandado de silicio en la nun provfunkcianta 120 specialaj fornoj, kaj 85% de la procezo estas aŭtomata, homoj nur monitoras la fabrikadon. Post la provfunkcia fazo, la fabriko estos preta por plena funkciado kaj kapablos produkti sufiĉe da stangoj por plenumi la bezonojn de la merkato.


Laboristo kolektas prilaboritan tranĉaĵon de silicia stango.


La kontrolado de la produkt-linio estas farata per centra saĝa kontrolsistemo, kiu analizas datumojn, proponas al homaj laboristoj la plej saĝajn elektojn por pliefikigi operaciumadon. La kontrolsistemo ankaŭ reduktis la postulon pri homa laboro: "Antaŭe estis bezonata unu homo por monitori kvin fornojn, sed nun unu homo kapablas monitori 50," klarigis Qin Xindong, manaĝero pri tekonologia esplorado kaj disvolvado de la departemento pri pura silicia industrio de la kompanio.


Ankaŭ la kvalito de la siliciaj stangoj produktitaj de tiu ĉi projekto montriĝis multe pli bona ol tiu de stangoj produktitaj per aliaj teknologioj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Malsekejo Gaojiahu en Xinjiang - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio