Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio publikigis blankan libron Energia Transformo de Ĉinio
2024-08-29


La 29-ade aŭgusto la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis blankan libron Energia Transformo de Ĉinio. La blanka libro havas ses partojn, kiuj estas la vojo de la energia transformo de Ĉinio en la nova epoko, fundamento de verda energia konsumo, rapida konstruado de nova energia provizosistemo, plenforta disvolvado de nova energia novkvalita produktforto, akcelo de modernigo pri energia administrado, kaj konstruado de homara komunumo de komuna estonteco.  


Laŭla blanka libro, la rapidigo de energi-transformado kaj disvolvo, realigo de daŭripova energi-uzado, kontinua plibonigo de bonfarto de popolanoj, kaj livero de movforto por la monda ekonomio jam estas komuna kono de ĉiuj landoj. Ekde la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la energio de Ĉinio eniris novan fazon de altkvalita disvolvo.


La blanka libro rimarkis, ke Ĉinio ellaboris mezperiodan kaj longtempan disvolvan planon. Ĝis 2035, Ĉinio baze atingos socialisman modernigon, formos verdan energian produktadon kaj konsuman formon, rapidigos la transiĝon de nefosilia energio al ĉefa energio, kaj liveros fortan subtenon por energia transformado per nova energia sistemo. La celo de bela Ĉinio estos fundamente atingita.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Tianshan-stacio pri konverto de elektro en Hami - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio