Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Titania industrio rapide disvolviĝas en Hami
2024-08-28

Pro la abundo de titanio kaj aliaj mineralaj resursoj, Hami fariĝis la nura urbo en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio kun kompleta industria ĉeno pri titanio, grava krudmaterialo uzata en pluraj sektoroj, ekzemple aerospaciala industrio, ŝipkonstruado, generado de elektro, medicine kaj aliaj pro ĝiaj trajtoj kiel malpezeco, rezistemo kaj neoksidebleco.


Faldebla parto de poŝtelefono estas farita de titanio, ĉar alia materialo facile rompiĝus post plurfoja faldado


Braceleto el titanio, unu el la multaj produktoj de tiu ĉeno


Manĝiloj el titanio


Tekruĉo kaj tetasoj el titanio


Fondita en 2013 kaj bazita en Hami, la Xinjiang-a Xiangrun-a Teknologia Kompanio Limigita pri Novaj Materialoj, estas instalita en la industria parko de Hami-a Altteknik-industria Disvolva Zono. Ĝi estas la unua firmao kun kompleta industria ĉeno pri titanio en Ĉinio kaj la nura en Xinjiang.


"Fine de tiu ĉi jaro, la jara produktado atingos 30 mil tunojn da titanio kaj titania alojo. Poste, la jara produkt-kapablo kreskos al pli ol 100 mil tunoj, kun jara kapablo de titania alojo -- pli ol 50 mil tunoj, kio signifas, ke ĝi estos la monde plej granda firmao pri produktado de titanio," klarigis Liu Honggui, vicĝenerala direktoro de la kompanio.


Kun la celo antaŭenigi disvolvadon de tiu ĉi sektoro, Hami gastigis, en 2023, simpozion pri altkvalita disvolvado de titania industrio kaj civilaj firmaoj pri titanio, kaj fariĝis sponsoranta urbo de ĉinaj firmaoj rilataj al la industrioj pri titanio kaj vanadio, alia mineralo ankaŭ abunda en Hami.


La kompanio ankaŭ fondis la Xinjiang-an Titanio-bazitan Esplorcentron pri Inĝenierio de Titani-bazitaj Novaj Materialoj, kaj planas ĉiujare elspezi inter 5% kaj 6% de sia enspezo pri esplorado de la centro, kovrante ĉirkaŭ 30 temojn de scienca esplorado kun fokuso sur altkvalita kaj efika apliko de titanio, saĝa kaj verda produktado de titaniaj produktoj kaj diversigo de la produktoj.


"Kiel gvida firmao en la titania industria kampo en Xinjiang, ni celas antaŭenigi saĝan kaj verdan disvolvadon de tiu ĉi industrio per teknologia novigo kaj modernigo de la teknikoj pri produtado, kun la celo fariĝi modela firmao kadre de la koncepto de novkvalitaj produktivaj fortoj," konkludis Liu.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">27 el 36 ĉinaj scenejoj de videoludo <em>Nigra Mito: Wukong</em> estas en Shanxi-provinco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio