Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
27 el 36 ĉinaj scenejoj de videoludo Nigra Mito: Wukong estas en Shanxi-provinco
2024-08-28

La 20-an de aŭgusto debutis la ĉina videoludo Nigra Mito: Wukong. Pro siaj delikataj bildoj, riĉaj enhavoj kaj belaj movoj, ĝi tuj gajnis la ŝaton de tutmondaj ludantoj. Ankaŭ ĉi-rilataj temoj estis multe serĉataj en sociaj retejoj. Laŭ nekompleta statistiko, la bildoj de la ludo estis adaptitaj de 36 ĉinaj scenejoj, interalie 27 el ili estas el Shanxi-provinco.



En la sama tago, kiam debutis la ludo, la interretaj serĉoj pri shanxi-aj vidindaĵoj kreskis je 156% kompare kun la antaŭa monato. Yungang-grotaro, Wutai-montaro, antikva urbo Pingyao, ligna turo en Yingxian-gubernio okupas la antaŭajn lokojn en la serĉado.



Pro tio, kultura kaj turisma sekcio de la provinco aktive respondis. Ĝi komencis la agadon "Sekvu Wukong kaj vojaĝu en Shanxi", publikigis kelkajn turismajn itinerojn kaj ekvendis ĉi-rilatajn produktojn.


Oni diras, ke se vi volas rigardi subterajn antikvajn objektojn, vi devas viziti Shaanxi-provincon; se vi volas rigardi surterajn antikvajn objektojn, vi devas viziti Shanxi-provincon. Nun Shanxi-provinco posedas pli ol 28 000 antikvajn konstruaĵojn, okupante 70% de la tutlandaj. Ĝi havas tiom multe da antikvaj konstruaĵoj danke al siaj geologia, klimata, historia, kultura, socia kaj ekonomia kondiĉoj.


Redaktoro: Liu Zijia











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kiujn profitojn alportis la prospero de Afriko? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio