Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ventostokado kontraŭ energimalŝparado
2024-08-27

La urbo Hami de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio estas ĉirkaŭita ĉefe de Gobio. Tie abundas resursoj por produktado de pura kaj renovigebla energio, inter ili estas 13 ventejoj de la sudorienta ventozono, kie ventoturbinoj 100 metrojn altaj, ĉiu kun tri 87-metr-longaj padeloj, kiuj kolektas la energion de la ventoj por ĝin transformi en elektron.



Sed aperis problemo pri provizo kaj postulo: pro tio, ke la vento fariĝas pli aŭ malpli forta laŭlonge de la tago, estas ŝanĝoj en la kvanto da produktita elektro; same, laŭlonge de la tago la postulo pri elektro povas signife ŝanĝiĝi. Tio limigis la efikon de ventoenergio, ĉar ventoturbinoj nur konvertas kinetan energion en elektron, sen la kapablo stoki la neuzitan energion. Pro tio, en momentoj de alta produktado de elektro, ne eblus konsumi la tuton kaj tio rezultis en malŝparo de la nekonsumita elektro. Aliflanke, dum la momentoj de pli alta postulo pri elektro, tiu produktita de la ventoturbinoj ne estus sufiĉa por plenumi tiun postulon, tiel ke la tuta ĉeno de elektroproduktado devus dependi sufiĉe multe de nerenovigeblaj energifontoj, kiel bruligo de fueloj, ĉar tiu metodo permesas al homoj adapti la produktadon al la postulo.


Por konstrui mondon pli daŭripovan, la serĉado de solvo por la malkongruo inter produktado kaj postulo de ventenergio fariĝis fokusa temo, kaj la aro da solvoj proponitaj por tiu problemo estis metafore nomita kiel "ventostokado", kiu fariĝis faka vorto por la metodoj stoki la energion produktitan en ventomuelejoj por esti uzata en alia momento. Esploroj pri tiu ĉi temo jam estis okazantaj en multaj landoj fine de 2015, kiam tiama brazila prezidento Dilma Rousseff parolis pri ventostokado dum gazetara konferenco ĉe UN. Tiam la ventostokado estis apenaŭ konata en Brazilo kaj multaj homoj miskomprenis la vortumon, sed la deklaro de Dilma estis absolute prava kaj spegulis la deklarojn de fakuloj pri tiu ĉi sektoro en tiu epoko. De tiam, la teknologio maturiĝis en Ĉinio kaj aliaj landoj, kaj nun estas tempo por ke ventostokado ekpopulariĝu tra la mondo.





Ĝuste en la 13 ventejoj de la sudorienta ventozono de Hami troviĝas unu el tiuj projektoj pri ventostokado. Ĝi ne plu temas pri provo, sed pri preta kaj testita komerca teknologio, kiu tendencas disvastiĝi en Ĉinio kaj la mondo. La koncepto estas simpla: la kromproduktita elektro, kiu ne povas esti konsumata en tiu momento, estas sendata al grandaj akumulatoroj por esti stokita. Poste, en momento kiam la produktado ne estas sufiĉa por kontentigi la postulon, la elektro iras el la akumulatoroj al la sistemo pri distribuado de elektro, por fine esti konsumata de homoj. Tiu tekniko plialtigas la efikon de ventoenergio kaj faciligas plivastigon de la uzo de ventoenergio.


La akumulatoroj restas meze de Gobio, kie la temperaturo povas esti tre malalta en la vintro kaj varmega en somero. Pro tio, la akumulatoroj uzataj en Hami estis projektitaj por sekura operaciumado en ajna temperaturo inter -40 kaj 50 celsiaj gradoj, kovrante la grandajn temperatur-diferencojn troveblajn en Xinjiang laŭlonge de la jaro.


Hami sin dediĉas al plena disvolvado de efika uzo de siaj verdenergiaj rimedoj kaj faris tre sukcesajn atingojn en tiu kampo, plibonigante la efikon kaj la kvaliton de sia pli kaj pli verda kaj malaltkarbona disvolvado kadre de energio.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kiujn profitojn alportis la prospero de Afriko? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio