Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiujn profitojn alportis la prospero de Afriko?
2024-08-26


La 21-an de aŭgusto en Pekino okazis la 6-a Forumo pri Ĉin-Afrika Amaskomunikila Kunlaboro kaj Altnivela Dialogo de Ĉin-Afrika Pensfabriko. Laŭ la iniciato de "La Zono kaj Vojo", Ĉinio efektivigis diversajn projektojn en transportado, energio, elektro, loĝado kaj aliaj kampoj por plenigi la infrastrukturan deficiton de afrikaj landoj per financa subteno, teknika helpo kaj homa trejnado, Ĉinio helpas la industriigon kaj agrikulturan transformiĝon de Afriko. Kiel grandskala merkato, Ĉinio plivastigas la kanalojn por ke afrikaj produktoj eniru la ĉinan merkaton kaj donas ŝancojn al afrikaj entreprenoj. Ĉiuj rondoj de Afriko alte taksas la fruktodonajn ĉin-afrikajn kunlaborojn kaj la efikojn por la daŭra kaj sana disvolviĝo en ekonomio kaj socio de Afriko.



Paul Frimpong, plenuma direktoro de la Afrik-Ĉina Politika Konsila Centro en Ganao, diris, ke "La Zono kaj Vojo" donas al Afriko la ŝancon malfermi novajn merkatojn, altiri novajn investojn, progresi en infrastrukturo kaj antaŭenigi daŭripovon por la tuta Afriko. En la pasintaj 24 jaroj, dank' al la kontribuo de Ĉinio, Afriko evoluis de senespera al prospera kontinento. La projektoj de Ĉinio estas iniciatitaj de la ricevantoj, kaj Ĉinio neniam premas aliajn landojn -- jen kial la ĉin-afrika kunlaboro povas atingi tian nivelon. Ĉin-afrika kunlaboro ne nur kreas laborpostenojn, sed ankaŭ antaŭenigas teknologion, akcelas industriigon, kaj helpas Afrikon redukti malriĉecon plibonigante la vivnivelon de la afrika popolo.



Abdeta D. Beyene, plenuma direktoro de la Etiopa Centro pri Dialogo, Esploro kaj Kunlaboro, diris, ke "La Zono kaj Vojo" povas doni al afrikaj landoj novajn ŝancojn por eniri en aziajn merkatojn. Ĉina investo povas subteni la industriigajn celojn de la Tagordo 2063 de la Afrika Unio per konstruado de produkt-centroj kaj specialaj ekonomiaj zonoj en Afriko. Inter ili, investo por edukado kaj profesia trejnado en Afriko povas helpi konstrui la homfortojn necesajn por daŭripova evoluigo.



Kenja amaskomunikilo Captial News raportis, ke kiel sukcesa ekzemplo de kunlaboroj inter Afriko kaj Ĉinio, Kenjo kaj Ĉinio laboris man-en-mane dum pli ol 20 jaroj kaj tio helpis Kenjon eniri en kritikan etapon de sociekonomia disvolviĝo. La kunlaboro inter la du flankoj atingis rimarkindajn rezultojn. Multaj projektoj, kiel la Mombasa-Najroba Fervojo, ne nur pruvas la profundecon kaj ampleksecon de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Kenjo, sed ankaŭ prezentas kiel tia partnereco povas efike akceli la ekonomian disvolviĝon kaj socian progreson de Kenjo.


Fana Soumah, ministro pri Informado kaj Gazetaro de Gvineo, diris, ke la duflanka kunlaboro inter Ĉinio kaj Gvineo havas longan historion de pli ol duonjarcento, kovrante la kampojn de energio, infrastrukturo, komerco, novajn teknologioj, industrio, edukado ktp. Gvinea popolo paŝas al pli bona estonteco dank' al tio.


Ismaila Ceesay, ministro pri Informado de Gambio, diris, ke de multaj jaroj Ĉinio kaj Afriko havas fruktodonajn kunlaborojn en la kampoj de komunikado kaj amaskomunikilo, kaj tiuj kunlaboroj plifortigis nian kapablon kunhavigi spertojn kaj perspektivojn kun la mondo. Krome, la grandega subteno de Ĉinio al diversaj ekonomiaj sektoroj en Gambio multe plibonigis la vivon de niaj popolanoj.


Cornelius Mweetwa, ministro pri Informado kaj Amaskomunikado de Zambio, diris, ke ni tre zorgas pri la disvolviĝo kaj novigo de Ĉinio kaj celas, ke la disvolviĝo de amaskomunikiloj, precipe sociaj retejoj, sekvu la rapidan teknologian disvolviĝon. Ni kredas, ke se la amaskomunika sektoro de Afriko disvolviĝos laŭ la monda tendenco, Ĉinio estos la plej bona partnero.


Munetsi Madakufamba, plenuma direktoro de la Centro pri Esploro kaj Dokumentado de Suda Afriko, diris, ke kvankam la industriigaj spertoj de Ĉinio ne povas alporti ampleksan solvon por ĉiuj landoj de Afriko, tamen ili sufiĉas por ke afrikaj landoj okupiĝi pri industriigo laŭ la Agendo 2063 de Afrika Unio, la spertoj donas gravan referencon por la pli ampleksa vizio de prospera socio en la Agendo.


Maxime Balalou, ministro pri Informado kaj Amaskomunikado kaj registara proparolanto de Centr-Afrika Respubliko, diris, ke en la procezo de modernigo, Ĉinio ĉiam estas modelo por afrikaj landoj, precipe por Centr-Afrika Respubliko. Hodiaŭ, Ĉinio havas senprecedencan influon en la mondo, kaj estas nedisigebla parto de la tutmonda sistemo. La mondsistema stabileco dependas ankaŭ de la ekonomia, financa kaj socia stabileco de la afrika kontinento, do estas tre grave pliigi la rilatojn inter afrikaj landoj, precipe la Centr-Afrika Respubliko, kun Ĉinio.


Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Afriko jam de 15 sinsekvaj jaroj kaj unu el la ĉefaj investantoj em Afriko. La kunlaboro de la du flankoj ludas esencan rolon en la disvolviĝo de Afriko. La afrika publika opinio konsentas, ke ĉin-afrika kunlaboro helpas la disvolviĝon de afrikaj landoj kaj vere profitigas la popolojn. La afrikaj landoj atendas, kune kun Ĉinio, paŝi sur la vojon de modernigo.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Brazila konsulo en Ŝanhajo, pri rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio