Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brazila konsulo en Ŝanhajo, pri rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio
2024-08-23


Aviadilo kovras la distancon de 17 584 kilometroj inter Ĉinio kaj Brazilo, kio postulas minimume 25 horojn, inkluzive de duhora teknika paŭzo dumvoje. Malgraŭ la geografia distanco, la nombro kaj ofteco de vojaĝoj inter la du landoj kreskas rapide.


En 2023, brazilaj eksportoj al Ĉinio atingis 120 miliardojn da usonaj dolaroj, ĉirkaŭ triono de la totala brazila eksportado. Brazilo neniam atingis tiom elstaran komercan rilaton kun alia lando. La ciferoj ankaŭ surprizis plurajn brazilajn fakulojn kaj ekonomikistojn, eĉ tiujn kun optimismaj esperoj depost la vizito de brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva al Ĉinio pasintjare.


Sed tio tute ne estis surprizo por Augusto Pestana, kiu alvenis en Ŝanhajo en marto 2023 por servi kiel ĝenerala konsulo de Brazilo en la urbo, ĵus antaŭ la vizito de prezidento Lula. De tiam Pestana atestas la disvolvadon pli profundan ol antaŭvidite de la dulandaj rilatoj, kaj la senprecedencan kreskon en komerco kaj investado. En intervjuo li komentis pri la brila perspektivo por la dulandaj rilatoj. "Ni atestas la verkadon de historio per pragmata kaj reciprok-profita aliro," deklaris Pestana al Ŝanhaja Tagĵurnalo.


"Multaj planoj de prezidento Lula dum lia ŝtata vizito jam gajnas formon, speciale en la esenca sektoro de ekonomio, kun multaj iniciatoj pri komerco kaj investoj," aldonis la konsulo. "Ĉi tiu nova fazo de nia longa amikeco komenciĝis kun la vizito de prezidento Lula al Ŝanhajo, urbo kiu estas parto de la historio de la kunatingoj de Brazilo kaj Ĉinio."


Ĉi-jare, kiam estas celebrata la 50-jariĝo de la formaligo de diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ landoj, duflanka komerco kreskis pli ol antaŭe. Laŭ la konsulo, tio estas nur la komenco. "Tio estas nenio kompare kun la potencialo, kiun ni havas por la estonteco," klarigis li. Antaŭ pli ol jarcento, Ĉinio kaj Brazilo jam havis interkonsenton pri komercaj rilatoj. Tiam la ĉefa eksportaĵo de Brazilo estis kafo, kaj tio estis malkongrua kun la merkato de Ĉinio, te-lando. "Nu, vidu la nunan situacion; aferoj ŝanĝiĝis," diris la konsulo, fingre montrante plurajn kafejojn tra la fenestro de sia oficejo, "nun estas miloj da kafejoj en Ŝanhajo. Kiu povus imagi tion antaŭ jarcento? Tiam estis kontraŭdiro, sed nun ne plu."


Pasintjare, Brazila eksportado de kafo al Ĉinio pli ol duobliĝis, dum Ĉinio siavice trapasis Usonon kiel la plej granda ĉeno de kafejoj en la mondo, laŭ la retejo de Allegra World Coffee, enket-firmao pri la tutmonda merkato pri kafo. Pluraj ĉinaj kafejoj kombinas brazilan kafon kun aliaj brazilaj produktoj. "Ĉi tie en Ŝanhajo, vi povas trovi brazilajn produktojn ĉie, de la fero en la muroj de ĉielskrapantoj al Asaio (fergusta bero el Amazonio, konata pro sia granda kvanto da energio) en lokaj vendejoj, kvankam multaj homoj ne scias, ke tiuj produktoj venas de Brazilo," klarigis la ĝenerala konsulo.


Pestana rigardas la popularigon de brazilaj altkvalitaj produktoj inter ĉinaj konsumantoj kaj la subteno al firmaoj de ambaŭ landoj, por ke ili plene profitu la potencialon de Brazilo kaj Ĉinio kiel mision kaj samtempe defion. Li esperas atesti profundigon de kunlaboroj en pluraj kampoj, inkluzive de aerospaco, renovigeblaj energifontoj, alt-tekniko kaj elektraj aŭtoj, inter Brazilo kaj la tuta regiono ĉirkaŭ Ŝanhajo, pri kiu li respondecas kiel konsulo, ĉar la regiono estas forta en tiuj sektoroj.


La ĝenerala konsulo ekrigardis al Ŝanhajo longe antaŭ sia alveno al la urbo, kiam li servis kiel prezidento, kaj poste kiel direktoro pri negocoj, de la Brazila Agentejo por Antaŭenigo de Negocoj kaj Investoj (ApexBrasil). Tiam li konstatis la oportunojn troveblajn en malsamaj sektoroj, kaj por grandaj markoj, kaj por malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.


Antaŭ ol veni al Ŝanhajo, iu rakontis al li: "Se vi volas kompreni antikvan Ĉinion, iru al Xi'an; se vi volas kompreni nuntempan Ĉinion, iru al Pekino; tamen, se vi volas kompreni la estontecon de Ĉinio, tiukaze vi nepre devas iri al Ŝanhajo." Li venis kun tiu bildo, kaj tiu ĉi kosmopolita urbego ja superis liajn atendojn, ĝi provizas tre bonan ekvilibron inter profesia kaj persona vivo, kun multaj aferoj okazantaj ĉiutage.


Ŝanhajo ankaŭ gastigas la sidejon de la Nova Disvolva Banko (NDB), ankaŭ konata kiel "Banko de BRICS, kiu havas Brazilon kiel unu el siaj fondintoj. "NDB estas konkreta ekzemplo de tio, kion BRICS povas atingi, kaj BRICS havas tre koheran rolon en antaŭenigo de la valoroj, kiujn Brazilo kaj Ĉinio kundividas," li klarigis.


"Ni kredas, ke tutmondaj problemoj postulas tutmondajn solvojn. Ni volas pacon, prosperon kaj pli inkluzivigan tutmondiĝon, kaj ni volas dialogi kun ĉiuj landoj. La monda situacio fariĝas pli komplika, do tia alproksimiĝo kun landoj kiel Ĉinio, kiuj ankaŭ defendas tiujn valorojn, estas afero tre grava."


"BRICS kaj la tutmonda sudo montras la gravecon doni voĉon al disvolviĝantaj landoj. Ni bezonas lokojn kaj platformojn por aŭskultigi niajn voĉojn. Kiam ni pensas pri NDB, ne temas nur pri voĉo, sed ankaŭ pri rimedoj kaj financoj," li diris.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: SHINE











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Mogao-grotaro en Dunhuang, Gansu - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio