Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mogao-grotaro en Dunhuang, Gansu
2024-08-23

En Mogao-grotaro, ankaŭ konata kiel grotaro de mil Budhoj, oni povas admiri unu el la plej bone konservataj kolektoj de antikvaj budhismaj artaĵoj en la mondo. La kavernoj, kun muroj ornamitaj de budhismaj pentraĵoj, konservas altarojn kun budhismaj statuoj kaj estis sinsekve konstruitaj tra la dinastioj Norda Wei, Okcidenta Wei, Norda Zhou, Sui, Tang, Song, Yuan, Ming kaj Qing. Pro tio, la artaĵoj konservataj en la kavernoj prezentas la evoluon de budhisma arto en Ĉinio de jarmiloj! La loko estas monda heredaĵo de Unesko.


La grotaro troviĝas je ĉirkaŭ 25 kilometroj sudoriente de la urbo Dunhuang kaj allogas tiom da turistoj el tuta Ĉinio kaj aliaj landoj, ke malgranda internacia flughaveno estis konstruita ne for de tie por faciligi la alvenon de turistoj al la loko. Aliflanke, la ĉeesto de turistoj plialtigas humidecon kaj sekve akcelas malkomponadon de la inko de la pentraĵoj, kaj pro tio la taga nombro de vizitantoj estis limigita al 60 mil, tiel limigi la kreskon de humideco povas pli bone protekti la kulturajn heredaĵojn.






Dunhuang-a Akademio estas la scienca institucio, kiu administras la mondajn kulturajn heredaĵojn de Mogao-grotaro en Dunhuang, Maijishan-grotaro en Tianshui, Bingling-templa grotaro en Yongjing, kaj ankaŭ la naciajn kulturajn heredaĵojn en Yulin-grotaro en Guazhou, Okcidenta Mil-budha Grotaro en Dunhuang kaj Nord-grotara Templo en Qingyang.


Dunhuang-a grotaro registras longan historion de ampleksaj interŝanĝoj de Ĉinio kun aliaj landoj kaj prezentas riĉan kulturan heredaĵon, kiu rezultis de tiuj interŝanĝoj.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Estas Esperanta versio de <em>Pilgrimo al la Okcidento</em>, origina verko de Nigra Mito: Wukong - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio