Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Estas Esperanta versio de Pilgrimo al la Okcidento, origina verko de Nigra Mito: Wukong
2024-08-22

La 20-an de aŭgusto oficiale ekvendiĝis la ĉina videoludo Nigra Mito: Wukong (Black Myth: Wukong) en la monda merkato. La videoludo estas adaptaĵo de la ĉina klasika romano Pilgrimo al la Okcidento. La 21-an de aŭgusto la ludantoj ĉe la ludplatformo Steam de la videoludo superis 2.22 milionojn.



La videoludo apartenas al la kategorio rolludo (RPG), kun la fono de ĉina mito. Homoj, ludante la rolon de la heroo Sun Wukong, iras sur vojo plena je defioj por trovi la veron kaŝintan en legendoj. Tra la vivecaj scenoj, intrigoj de la origina romano estas reaperigitaj al la ludantoj.



Pilgrimo al la Okcidento estas fantazia mitologia romano, kaj estas unu el la kvar plej popularaj klasikaj romanoj de Ĉinio. Ĝi rakontas pri la pilgrimo de la eminenta bonzo Sanzang al la Okcidento por preni sutrojn, eskortate de siaj tri disĉiploj Sun Wukong, Zhu Bajie kaj Bonzo Sablo. La ĉefan rolon en la romano ludas la heroo Sun Wukong, alinome Simio Sun. La romano esperantigis Laŭlum (1923-2012), membro de la Akademio de Esperanto kaj la Esperanta Verkista Asocio, honora membro de UEA. 


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Fremdaj amaskomunikiloj: Sperto de Ĉinio pri verda disvolvado kaj mediprotekto estas lerninda - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio