Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdaj amaskomunikiloj: Sperto de Ĉinio pri verda disvolvado kaj mediprotekto estas lerninda
2024-08-21


En lastaj jaroj, Ĉinio faris seriojn da planoj koncerne al mediprotekto kaj verda disvolvado kaj atingis rimarkindajn rezultojn, kiu estas alte taksataj de la internacia komunumo.


En januaro, la Esplora Centro pri Energio kaj Pura Aero de Helsinka Pensfabriko (angle: Centre for Research on Energy and Clean Air) publikigis raporton, ke pura energio okupas 40% de la ekonomia kresko de Ĉinio en 2023, kio ebligos al tiu sektoro ludi pli gravan rolon en Ĉinio. Ĝia kontribuo al ekonomia kresko faras ĝin grava parto de la ekonomia kaj industria politiko de Ĉinio. Tio povas subteni Ĉinion akceli la energian transformadon.


Laŭ la raporto de la Internacia Energi-agentejo, en 2023 la novinstalita renoviĝanta energi-kapablo en la mondo estis je 510 milionoj da kilovattoj. Inter ili Ĉinio kontribuis pli ol duonon. Ĉinaj produktoj por ventocentraloj kaj fotovoltaaj centraloj estas eksportitaj al pli ol 200 landoj kaj regionoj tra la mondo, kio faciligis por evoluantaj landoj akiri puran, sendependan kaj bonprezan energion.


La raporto montris, ke en 2022 la renoviĝanta energi-produktado de Ĉinio estas ekvivalenta al reduktado de enlandaj dioksidaj ellasoj je proksimume 2.26 miliardoj da tunoj. La eksportitaj produktoj de ventocentralo kaj fotovoltaa centralo reduktis karbondioksidajn ellasojn je proksimume 573 milionoj da tunoj.


Lastatempe la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro publikigis la Opinion pri Akcelo de la Ampleksa Verda Transformiĝo de Ekonomia Kresko kaj Socia Disvolvo. La singapura amaskomunikilo Lianhe Zaobao raportis, ke la ĉina registaro publikigis dokumenton pri akcelo de ampleksa verda transformiĝo, proponante, ke la energiŝpara kaj mediprotekta industrio atingu celatan sumon de proksimume 15 duilionoj da juanoj ĝis 2030, kaj la produktovaloro de la industrio pri energikonservado kaj mediprotekto de Ĉinio en 2022 jam superis 8 duilionojn da juanoj. Tio signifas, ke preskaŭ duobliĝos la grandeco de tiu sektoro en la venontaj ses jaroj.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Taiyuan de Shanxi al noveco, altkvalito kaj verdeco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio