Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lumprezentaĵo feste al amikeco inter Brazilo kaj Ĉinio!
2024-08-20

Vespere de la 15-a de aŭgusto multaj urboj de Ĉinio kaj Brazilo okazigis lumprezentaĵojn celebre al la 50-jariĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. En Pekino, lumprezentaĵo okazis ĉe Juyongguan-sekcio de la Granda Muro. La evento estis kunorganizita de la Ministerio pri Eksteraj Rilatoj de Brazilo, Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj ĉina ambasadejo en Brazilo.




Brazilo kaj Ĉinio estas la plej granda disvolviĝanta lando kaj plej grava merĝanta ekonomio respektive en la okcidenta kaj la orienta hemisferoj de nia planedo. Ambaŭ landoj havas plurajn komunajn bezonojn kaj interesojn kaj kundividas respondecojn. Ekde la estigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj antaŭ 50 jaroj, dulandaj rilatoj estis testitaj de sinsekvaj defioj kaj ŝanĝoj en la internacia etoso, fariĝis maturaj kaj stabilaj kaj alportis fruktodonajn atingojn.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Wechat-konto de Brazila ambasadejo en Ĉinio











Fiksaktivaj investoj de Ĉinio pliiĝis je 3.6% en unuaj sep monatoj - esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio