Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kamboĝa klerulo: Ĉina ĉiuflanka reformado aldonas novan movforton al tutmonda ekonomia kresko
2024-08-20

Pasintmonate, en la Tria Plena Sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estis aprobita rezolucio pri plua ampleksa profundigo de reformado kaj antaŭenigo de ĉina modernigo. Thong Mengdavid, klerulo de la Instituto pri Internaciaj Studoj kaj Publika Politiko sub la Reĝa Universitato de Pnom Penh, diris, ke la profundiĝanta reformado de Ĉinio aldonas novan movforton al tutmonda ekonomia kresko.



"Tio kreos komercajn ŝancojn por la mondo, aldonante novan movforton por la disvolviĝo de ĉiuj landoj, inkluzive de Kamboĝo," li diris. La reformado de Ĉinio donos pliajn eblecojn por plivastigo de reciproke utilaj kaj kungajnaj kunlaboroj inter diversaj landoj.


Li diris, ke Kamboĝo povas signife profiti de la profundiĝanta reformado de Ĉinio. "La fokuso de Ĉinio pri altkvalita disvolviĝo, verda transformado kaj integriĝo de cifereca ekonomio bone kongruas kun la propraj disvolvaj celoj de Kamboĝo," li diris. "Ĉi tiu sinergio estas atendita plu profundigi ekonomiajn ligojn inter la du landoj, kontribuante por daŭra kresko kaj prospero de Kamboĝo."


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Taiyuan de Shanxi al noveco, altkvalito kaj verdeco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio