Fiksaktivaj investoj de Ĉinio pliiĝis je 3.6% en unuaj sep monatoj |
2024-08-19 |
La fiksaktivaj investoj de Ĉinio pliiĝis je 3.6 % kaj atingis ĉirkaŭ 28.76 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 4.03 duilionoj da usonaj dolaroj) en la unuaj sep monatoj de 2024. La Nacia Statistika Buroo publikigis suprajn donitaĵojn en la 15-a de aŭgusto. La fiksaktivaj investoj en la privata sektoro sume atingis 14.71 duilionojn da juanoj dum la periodo, kio egalas al la sama periodo de la pasinta jaro. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |