Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis en Pekino seminario "Medio, disvolvo kaj homrajtoj: Verda disvolvado dum modernigo"
2024-08-16


La 15-an de aŭgusto okazis en Pekino la seminario "Medio, disvolvo kaj homrajtoj: Verda disvolvado dum modernigo", kunorganizita de la Ĉina Fonduso por Disvolviĝo de Homaj Rajtoj kaj la Ĉina Datang-grupo. Ding Zhongli, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la 14-a Tutlanda Popola Kongreso, ĉeestis kaj faris paroladon.


Ding Zhongli diris, ke Ĉinio antaŭenpuŝas modernigon kun harmonia kunvivado de homoj kaj naturo sub la gvido de la koncepto alpreni la popolon kiel la plej gravan enton, kio subtenas la ĉiuflankan disvolviĝon de homrajta protektado. En la 3-a Plena Sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio estis faritaj aranĝoj pri profundigo de reformado, inkluzive de reformado en la sistemo por ekomedia bonigo. Diversaj flankoj ekhavis pli da atendoj pri bela estonteco en bela Ĉinio. Nun la internacia komunumo jam scias, ke verda disvolviĝo kun malalta karbonellasado estas ŝlosila temo por tutmonda modernigo kaj havas gravan signifon por antaŭenigo de homaj rajtoj en la mondo. Oni devas novigi la koncepton kaj alvoki por pli da kunlaboroj cele al feliĉo de la homaro.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Taiyuan de Shanxi al noveco, altkvalito kaj verdeco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio