Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Taiyuan de Shanxi al noveco, altkvalito kaj verdeco
2024-08-14

de Yao Quanmao


Scienca kaj teknika novigo estas kerna elemento por la novkvalitaj produktivaj fortoj, precipe en ekonomia kaj socia disvolviĝo, novkvalitaj produktivaj fortoj, karakterizitaj de altteknologio, altefikeco kaj altkvalito, ludas decidan rolon en konstruado de moderna industria sistemo. En la lastaj jaroj, novigaj entreprenoj aperis en la urbo Taiyuan de Shanxi-provinco, kaj daŭre kreskas la kreivaj entreprenoj en la sektoro de modernaj industrioj.



Novkvalitaj produktivaj fortoj


Por kultivi novkvalitajn produktivajn fortojn, industrio estas la fundamento kaj talento estas la ŝlosilo. Profiti de la centraliza efiko de universitatoj kaj sciencaj institutoj de Taiyuan por reale utiligi pli da esploraj fruktoj estas grava vojo por Taiyuan disvolvi novkvalitajn produktivajn fortojn. Cui Jingjing, plenuma direktoro de la platformo Jinchuang-valo (Taiyuan), diris, ke efika cirkulado de teknikaj elementoj povas antaŭenigi teknologian novigon, plifortigi kunordigon de la industria ĉeno kaj progresigi firmaojn.


Scienc-teknikaj fruktoj


La rapida disvolviĝo kaj enpenetro de ciferecaj teknologioj aldonas novan viglecon al la reala ekonomio kaj akcelas la formiĝon de novkvalitaj produktivaj fortoj. En la Intelekta Hidraŭlika Fosmaŝina Industri-parko de la kompanio Taiyuan Heavy Industry, la fabrikejo estas senhoma, kun senpilotaj aŭtoj, kiuj iras kaj revenas enorde. Ĉiu robotbrako plenumas siajn taskojn. En ĉi tiu fabriko, muntado de fosmaŝino postulas nur 4.4 minutojn, tio estas realigo de intelekta percepto kaj kontrolo.



Verda energio


Verda evoluado estas la fundamento de altkvalita disvolviĝo, kaj novkvalitaj produktivaj fortoj mem antaŭenigas verdan produktivecon. En Shanxi, verda transformiĝo jam fariĝis la ĉefa tono de provinca disvolvado en la lastaj jaroj. En la Industria Parko pri Kemia Reciklado de Qingxu, koaksoforna gaso, kiu antaŭe estis la plej ĝena por koaksigejo, transformiĝis en hidrogeno kaj verda energio. Ĉi tie, la kromproduktoj de koaksiĝo kiel koaksoforna gaso kaj karba gudro iĝas krudmaterialoj por fabrikado de altvaloraj produktoj kiel metanolo, sinteza amoniako, etilenglikolo, nadlo kolao, karbonfibro kaj aliaj.


En la lastaj jaroj, Taiyuan alĝustigis industrian strukturon, akcelis la kultivadon kaj disvolviĝon de novkvalitaj produktivaj fortoj, rapidigis la konstruadon de nova industriigo kun verda energio kaj intelekta povo. Ĝis la jaro 2025, Taiyuan plenumos la ciferecan transformadon de pli ol 400 entreprenoj en kvin ĉefaj industrioj, kaj starigos taiyuan-an modelon de industria cifereciĝo kaj cifereca industriigo por malfermi novajn kampojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng










<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉina registaro gratulas atletojn pro olimpikaj atingoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio