Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Sur la ĉina vojo al modernigo
2024-08-14


Kun fokuso sur la ŝlosilaj temoj de altkvalita disvolvado, Shaanxi-provinco plifortigis kunordigon por daŭre optimumigi la komercan medion. Ĝis la fino de majo, la nombro de efektivaj komercaj entoj en la provinco atingis 5.88 milionojn, kun kresko je 6.45% kompare kun tiu de la pasinta jaro; estis 1.596 milionoj da realaj entreprenoj, kun kresko je 7.8% kompare kun la pasinta jaro.


Samtempe, Shaanxi kaptis la ŝancojn, ekzemple la Pintkunveno de Ĉinio kaj Centra Azio, por enkonduki kunlaborojn pri liberkomerca areo, rapidigi la konstruadon de la centro en sia ĉefurbo Xi'an por la kargotrajnoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Shaanxi jam establis ekonomiajn kaj komercajn ligojn kun preskaŭ 200 landoj kaj regionoj tra la mondo, kaj havas 18 regulajn itinerojn de ĉin-eŭropaj kargotrajnoj al Centra Azio, Okcidenta Azio kaj Eŭropo, kaj 24 itineroj atingantaj okcident-eŭropajn landojn.


Shaanxi ofte publikigas novajn politikojn por la reformado de sciencaj kaj teknikaj sistemoj kaj mekanismoj. En 2021, Shaanxi lanĉis la konstruadon de Qinchuangyuan-platformo. En marto 2022, ĝi lanĉis projektojn por komercigo de scienc-teknikaj atingoj de universitatoj kaj institutoj tra la provinco. Ĝis nun, 25 000 atingoj estis jam komercigitaj, kaj sciencaj esploristoj fondis 1 572 entreprenojn por tia transformo de la atingoj.


Krome, la ekologia civilizacio en la provinco atingis novajn sukcesojn. Shaanxi daŭre antaŭenigas la kunordigan mekanismon pri ekologia konservado kaj natur-restarigo de la montaro Qinling, faris la planon de la Nacia Parko de Qinling, antaŭenpuŝas la ampleksan preventadon kaj regadon de dezertiĝo ĉe la Flava Rivero. La provinco starigis sistemon de respondeculoj por rivero, lago kaj arbaro, kaj reformadon de la arbarrajta sistemo. 19 gubernioj kaj distriktoj de la provinco komencis la projekton por valorigi mediamikajn produktojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉina registaro gratulas atletojn pro olimpikaj atingoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio