Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rezulto de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2024
2024-08-13

Estis aljuĝitaj la agnoskoj (premioj kaj honoraj mencioj) de la 75a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA (BK). Gvidis la BK-ceremonion en la 109a Universala Kongreso de Esperanto vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., surbaze de materialo preparita de la sekretario de la BK, Miguel Gutiérrez Adúriz, kun subteno de Francisco Javier Moleón, plurfoje premiita en la BK, kiu voĉlegis la mikronovelon gajnintan la unuan premion – premion Paula Adúriz – "Enamiĝinto", de Jorge Rafael Nogueras. Konceptis la ceremonion la sekretario kaj la prezidanto de la BK, respektive Miguel Gutiérrez Adúriz kaj Miguel Fernández (kiu registris videon).



Okaze de la 75a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA estis ricevitaj entute 110 verkaĵoj. La agnoskoj estis:


BRANĈO POEZIO
Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu.
Partoprenis 24 verkoj de 13 aŭtoroj el 10 landoj [6 el Azio, 1 el Ameriko, 17 el Eŭropo]
La unua premio estas aljuĝita al "Litera turo" de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La dua premio estas aljuĝita al "Reveno" de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
La tria premio estas aljuĝita al "Mia lasta vizito" de Benoît Philippe el Germanio.


BRANĈO PROZO
Juĝkomisiono: Trevor Steele, Julian Modest, Anina Stecay
Partoprenis 18 verkoj de 12 aŭtoroj el 8 landoj [2 el Azio, 2 el Ameriko, 14 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al "Brodita tuketo" de Ewa Grochowska el Francio.
La dua premio estas aljuĝita al "Plano B" de Debra Hamel el Usono.
La tria premio estas aljuĝita al "Lia sekreto" de Cho Sung Ho el Sud-Koreio.


BRANĈO MIKRONOVELO
Juĝkomisiono: Trevor Steele, Nicola Ruggiero, Antonio Valén.
Partoprenis 35 verkoj de 16 aŭtoroj el 12 landoj [9 el Azio, 6 el Ameriko, 20 el Eŭropo].
La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al "Enamiĝinto" de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
La dua premio estas aljuĝita al "Unuaj amrendevuoj" de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
La tria premio estas ne aljuĝita.
Honora mencio estas aljuĝita al "Ridetema soldato" de Yin Jiaxin el Ĉinio.


BRANĈO TEATRAĴO
Juĝkomisiono: Saša Pilipović, Georgo Handzlik, Alena Adler
Patroprenis 1 verko de 1 aŭtoro el 1 lando [1 el Eŭropo].
La unua premio estas ne aljuĝita.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al "La krimulo kaj la floro" de Raffaele Del Re el Italio.


SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO
Juĝkomisiono: Saša Pilipović, Georgo Handzlik, Alena Adler
Patroprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj [2 el Eŭropo].
La unua premio – premio María Cuevas – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas aljuĝita al "Nova fianĉino" de Ewa Barbara Grochowska el Francio.
La tria premio estas ne aljuĝita.


INFANLIBRO DE LA JARO
Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jeong-yeol Jang, Martin Markarian.
Partoprenis 14 infanlibroj de 6 eldonejoj el 6 landoj [1 el Ameriko, 13 el Eŭropo].
La premio "Infanlibro de la jaro" estas aljuĝita al la Eldonejo "Esperanto-Asocio de Britio", pro la verko "Doktoro Esperanto kaj la lingvo de Espero" de Mara Rockliff, ilustrita de Zosia Dzierżawska.


BRANĈO ESEO
Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Partoprenis 4 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj [1 el Ameriko, 1 el Azio, 2 el Eŭropo].
La unua premio – premio Luigi Minnaja – estas ne aljuĝita.
La dua premio estas ne aljuĝita.
La tria premio estas aljuĝita al "De drako al loongo: la malfacila tasko esperantigi ĉinajn vortojn" de Rafael Henrique Zerbetto el Brazilo.


BRANĈO KANTOTEKSTO
Juĝkomisiono: Ankie van der Meer, Ĵak Le Puil, Flavio Fonseca
Partoprenis 12 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj [2 el Ameriko, 3 el Azio, 7 el Eŭropo].
La unua premio estas aljuĝita al "En la trajno de mil duboj" de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
La dua premio estas aljuĝita al "Liven Dek, diru jam!" de Jorge Rafael Nogueras el Usono.
La tria premio estas aljuĝita al "Lasta amo" de Ewa Barbara Grochowska el Francio.
Honora mencio estas aljuĝita al "Sen vi" de Virágh Ferenc el Germanio.
Honora mencio estas aljuĝita al "Inferaj inaj vivoj" de Serĝo Sir' el Francio.


Miguel Gutiérrez Adúriz
Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA

Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA N-ro 1177 (2024-08-08)











Ŝanhajo antaŭenigos sian novigan sektoron - esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio