Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tutmondaj junaj fakuloj pri energio vizitas Internan Mongolion kaj Gansu
2024-08-12

La 9-an de aŭgusto komenciĝis en Pekino la 2-a Monda Junulara Prienergia Vizitado. Junaj talentuloj el 12 landoj, kiuj studas aŭ laboras pri verda energio kaj rilataj fakoj, pasigos kvin tagojn en la Interna Mongolio kaj la provinco Gansu por viziti instalaĵojn pri energio kaj lerni de fakuloj pri la procezo de transiro al puraj energifontoj en Ĉinio.


La programo rezultas de partnereco inter la Akademio de Studoj pri Nuntempa Ĉinio kaj la Mondo kaj la kompanio CHN Energio. La vizito komenciĝis en Pekino, kie la partoprenantoj kolektiĝis en la sidejo de CHN Energio por viziti la kompanion kaj lerni pri ĝia funkciado. Estraranoj de la Akademio kaj de CHN Energio faris enkondukajn paroladojn kaj sekve la junuloj engaĝiĝis en diskuto kun fakuloj de la kompanio.


De Pekino, la 16 junuloj sekvis al la urbo Ordos en la Interna Mongolio, kie ili estis gastigataj de Guoneng-a Zhunneng-a Grupa Kompanio Limigita, granda energia entrepreno bazita en Ordos, kiu laboras pri karbominado, produktado de elektro kaj cirkla ekonomio de la karboindustrio. Ĝi estas grava kompanio investita de CHN Energio. Kun karborezervo je 3.085 miliardoj da tunoj, la grupo produktas altkvalitan karbon, kiu estas bildigita kiel "verda karbo" pro ĝia pureco kaj la malalta emisiado de ĝia produktadĉeno.


Talentuloj antaŭ aŭtomata kamionego kontrolata per 5G-intereto dum vizito al karbominejo en la Interna Mongolio


Talentuloj el 12 landoj interparolas kun fakuloj de CHN Energio.


Funkciulo de CHN Energio klarigas al studento el Ganao pri la medipliboniga laboro farata de la kompanio en la urbo Ordo.


La junaj talentuloj vizitis la saĝan eksponejon de la grupo kaj ankaŭ unu el ĝiaj verdaj karbominejoj, kie aŭtomataj maŝinoj estas uzataj en la laboro, reduktante la riskojn por laboristoj, kiuj operaciumas kaj monitoras ĉion de distance. Posttagmeze ili vizitis la Bazon por Cirkla Ekonomia Industrio kaj la Parkon pri Biodiverseco. En ĉiuj lokoj, ili havis ŝancon diskuti kun lokaj fakuloj por pli profunde kompreni la laboron pri industria disvolvado kaj mediprotekto farata en Ordos.


La 12-an de aŭgusto en la urbo Yumen de Gansu-provinco la junuloj vizitis la firmaon Yumen-a Longyuan-a Ventenergia Kompanio Limigita, por lerni pri la disvolvado de ventenergio en Ĉinio kaj interparoli kun lokaj fakuloj. Situanta en valo inter la montaroj Qilian kaj Mazong, Yumen estas konata kiel "monda venta nabo", kio igas ĝin tre taŭga loko por ventenergia industrio. En 1997 la firmao importis el Danio kvar unuajn turbinojn, ĉiu kun kapacito je 300 kilovatoj, kaj tio markis la inaŭguron de ventenergia sektoro en Gansu. Dum 27-jara disvolvado, la produkt-kapablo de unuopa turbino en Yumen-a ventenergia centralo kreskis de 300kW al 600kW, 750kW, 1 500kW ĝis 2 500kW. Kombinante tiujn turbinojn el malsamaj epokoj, la centralo produktanta 5.6MW da elektro, fariĝis ankaŭ eksponejo pri la historio de ventenergiaj turbinoj en Gansu.


Krom la teknikaj vizitoj, la junaj talentuloj spertas la kuirarton, kulturon kaj belecon de la Interna Mongolio kaj Gansu. En Lanzhou, ili vizitis muzeon kaj Jinchengguan-a Kultura Ekspozicia Parko, kaj ankaŭ promenis ĉe la Flava Rivero. La vizito finos la 14-an de aŭgusto ĉe Dunhuang-Akademio, kie troviĝas pluraj mondaj kulturaj heredaĵoj.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ŝanhajo antaŭenigos sian novigan sektoron - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio