Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝanhajo antaŭenigos sian novigan sektoron
2024-08-12

Kun la celo faciligi disvolvadon de novaj altkvalitaj produktivaj fortoj kaj nutri novajn movfortojn por ekonomia disvolvado, la registaro de la urbego Ŝanhajo diskonigis en la 11-a de julio 20 rimedojn por disvolvi la regionon Granda Neobay, areo fokusanta sur novigo en la centra parto de la urbo. La novaj rimedoj entenas kvin ĉefajn kampojn: plivigligi altkvalitan bazan sciencan esploradon, akceli aplikon de la rezultoj de tiuj esploroj, stimuli entreprenan novigon, pli forte subteni novigan laboron kaj stimuli sciencan novigon.



Kun areo de 17 kvadrataj kilometroj, Granda Neobay evoluis de noviga centro fondita en 2015 al grava noviga areo en Ŝanhajo. Ĝis nun, pli ol 4 000 entreprenoj pri avangarda teknologio estigis aktivaĵojn en tiu loko, inkluzive de 130 firmaoj kun merkata valoro pli alta ol 100 milionoj da juanoj.


Laŭ la novaj rimedoj, la urba registaro subtenos pintnivelajn teknologiojn, kiel sinteza biologio kaj kvantumaj teknologioj, en Granda Neobay. Rekompenso de ĝis 3 milionoj da juanoj estos donita al projektoj, kiuj sukcesos akiri nacian subtenon. Dume, sendependa esplorado kaj disvolvado de teknologioj orientitaj al la merkato de pintnivelaj sciencaj iloj, reakciigiloj por scienca esplorado kaj softvaroj, ankaŭ ricevos registaran subtenon.


Por faciligi la aplikadon de la ĉefaj rezultoj de sciencaj esploroj kaj teknologioj disvolvitaj en kaj ekster Ĉinio, estos monsubteno je maksimume 30 milionoj da juanoj al ekfirmaoj, kaj ĝis 20 milionoj da juanoj el fondusoj, cele al kontentigo de loka bezono pri aĉeto de aparatoj kaj estigo de laboratorioj. Monsubteno je maksimume 30 milionoj da juanoj estos donita al gvidantoj de noviga sektoro por estigo de novigaj centroj malfermaj al grandaj firmaoj, tiel ke malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj povu akceli sian teknologian novigon.


La novaj rimedoj kontribuos por transformi Grandan Neobay en pintnivela novigejo, komparebla al monde renomaj lokoj kiel la Silicia Valo aŭ la Scienca Parko Zhongguancun, klarigis funkciuloj de la Komisiono pri Scienco kaj Tekniko de la urbo Ŝanhajo.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: https://portuguese.shanghai.gov.cn/

 












Nankina firmao AutoFlight anoncas la eraon de flugtaksioj! - esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio