Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Monda Kontraŭdopa Agentejo pridubas honestecon de Usona Kontraŭdopa Agentejo
2024-08-09


Deklaro publikigita de la Monda Kontraŭdopa Agentejo pridubis la honestecon de la Usona Kontraŭdopa Agentejo, kiu permesis al atletoj, kiuj sin dopis antaŭ konkursoj dum jaroj, partopreni en la konkursoj de la Parizaj Olimpikoj. Tio estas rekta malobservo de la Monda Kontraŭdopa Kodo kaj de la regularo de la monda agentejo.


La deklaro klarigas, ke ĉi tiu ago de la usona agentejo minacas la honestecon de sportaj konkursoj, kiujn la Monda Kontraŭdopa Kodo celas protekti, kaj la monda agentejo trovis almenaŭ tri kazojn de atletoj, kiuj grave malobservis kontraŭdopajn regulojn, sed ricevis permeson plu konkursi dum jaroj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng












<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Nankina firmao AutoFlight anoncas la eraon de flugtaksioj! - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio