Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nankina firmao AutoFlight anoncas la eraon de flugtaksioj!
2024-08-09

Nuntempe 20-kilometra vojaĝo per aŭto daŭras ĉirkaŭ 20-25 minutoj, sed novaj malgrandaj aviadiloj promesas redukti tiun vojaĝtempon al ne pli ol kvin minutoj. Tiu estas unu el la multaj avantaĝoj de elektraj aviadiloj kapablaj vertikale elteriĝi kaj surteriĝi.



Unu tia aviadilo antaŭ nelonge faris sian debutan vojaĝon trans rivero Jangzio en Nankino, Jiangsu-provinco de Ĉinio, montrante al ni bildon de la estonteco de malalt-altitudaj vojaĝoj.


Populare konataj kiel flugtaksioj, eVTOL-aviadiloj montriĝas nova elekteblo por mallongdistancaj flugoj en urbaj areoj, ĉar ili ne bezonas longajn vojojn por elteriĝi kaj surteriĝi, ne emisias karbonon kaj faras malmulte da bruo kompare kun ordinaraj helikopteroj.


Firmaoj kaj registaroj enkondukas testojn pri profito de novspecaj flugveturiloj por plibonigi loĝistikon kaj pasaĝertransportadon en urboj, sub diversaj cirkonstancoj.


La unuan de aŭgusto, la 5-seĝa eVTOL-aviadilo Prosperity, kun dumetraj tunoj, disvolvita de la ŝanhaja firmao AutoFlight elteriĝis el nankina bazo por senpilotaj flugmaŝinoj en la alt-teknika zono Pukou, ĉirkaŭflugis Jangzion en alteco de 250 metroj, superflugis la malsekejan parkon Yuzui en la distrikto Jianye kaj revenis al la bazo post kvin minutoj.


La rekta distanco inter la du lokoj estas de 5.5 kilometroj, sed vojaĝo inter tiuj lokoj per aŭto postulas 20-kilometran distancon kaj 25-minutan veturon, laŭ klarigo de Xie Jia, vicprezidento de AutoFlight.


En februaro Prosperity faris la monde unuan flugtaksian vojaĝon inter malsamaj urboj, irinte de Shenzhen al Zhuhai en la provinco Guangdong de Ĉinio. La vojaĝo farita en la unua de aŭgusto celis prezenti la eblecon por turisma apliko de tia veturilo. "eVTOL-aviadilo povas mildigi trafikon surstrate kaj samtempe provizi al turisto la ŝancon rigardi la pejzaĝon el alteco, kunligante konvenan veturon kun turisma sperto," rimarkis Xie. La monda rekordo por flugdistanco kovrita de unubateria elektra flugmaŝino estas 250.3 kilometroj.


"Kompare kun urbaj helikopteroj, ni havas avantaĝon pri kosto, kiu estas je ĉirkaŭ ses juanoj po kilometro," li diris. "Nuntempe, ni faras testojn sen pasaĝeroj, kaj la aviadilo estas kontrolata de homoj sur la grundo. Testoj kun pasaĝeroj ŝajne ne komenciĝos antaŭ 2026. Tiam estos pilotoj kontrolantaj la aviadilon."


La firmao pri ekspresliverado SF Express planas uzi tiun teknologion en estonteco por liveri pakaĵojn en montaraj regionoj kaj insuloj, kie surstrata transporto estas malkonvena, informis Xie.


Kiel unu el la unuaj testejoj pri civila senpilota aviado en Ĉinio, Nankino allogis ĉirkaŭ 60 firmaojn de tiu kampo al la distrikto Pukou, kie formiĝas industria ĉeno pri tiu sektoro.


Nankino planas inaŭguri pli ol 120 malalt-altitudajn flugitinerojn en 2026, por plenumi la bezonojn de pluraj uzantoj de malalt-altitudaj flugoj, laŭ tri-jara plano pri konstruado de servosistemo por malalt-altitudaj flugoj (2024-26), publikigita antaŭ nelonge. Ĝi difinas kvar ĉefajn celojn, kiuj devos esti atingitaj ĝis 2026.


La urbo konstruos pli ol 240 ejojn por elteriĝo kaj surteriĝo de malalt-altitudaj veturiloj kaj infrastrukturon por subteni malalt-altitudajn flugojn. Estos difinita areo je ĉirkaŭ 1 500 kvadrataj metroj de la urba aerospaco por operaciumo de tiaj veturiloj, kun pli ol 120 malalt-altitudaj itineroj.


Laŭ la plano, estos konstruitaj sekura kaj efika sistemo por administrado de malalt-altitudaj flugoj kaj almenaŭ tri ejoj por testado de aviadiloj kaj trejnado de flugrobotaj pilotoj. Ankaŭ estos disvolvitaj institucioj pri inspektado kaj testado kaj kreitaj baza regularo kaj normoj por administrado de malalt-altitudaj flugoj.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: https://english.shanghai.gov.cn/











Ĉina Tago en 109-a UK de Aruŝo - esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio