Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekstera komerco de Ĉinio atingis novan rekordon en la unuaj sep monatoj
2024-08-08

La ekstera komerco de Ĉinio atingis novan rekordon en la unuaj sep monatoj de 2024. La kvanto de komercaj varoj kreskis averaĝe je 6.2% jare, dum eksportado kreskis je 6.7% kaj importado je 5.4%.


La ekstera komerco de varoj de Ĉinio atingis 3.5 duilionojn da usonaj dolaroj de januaro ĝis julio. Eksportado atingis 2.01 duilionojn da usonaj dolaroj, dum importado atingis 1.49 duilionojn.


ASOAL-landoj daŭre estas la ĉefaj komercaj partneroj de Ĉinio, kun duflanka komercado atinginte 3.92 miliardojn da juanoj en la unuaj sep monatoj, kresko je pli ol 10.5% kompare kun tiu de la pasinta jaro, okupante 15.8% de la tuta ekstera komerco de Ĉinio.


Sekvas la Eŭropa Unio kun komercado je 3.220 miliardoj da juanoj, Usono je 2.720 miliardoj da juanoj, kaj la Korea Respubliko je 1.32 miliardoj da juanoj.


La komercado de varoj inter Ĉinio kaj landoj partoprenantaj en "La Zono kaj Vojo" kreskis je 7.1%, atinginte 11.72 duilionojn da juanoj en la unuaj sep monatoj.


Ĉinio celas altigi la kvanton kaj kvaliton de ekstera komercado, akceli importadon de altkvalitaj varoj kaj helpi al eksterkomercaj entreprenoj malaltigi kostojn kaj pliigi efikecon.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Brazilo kaj Ĉinio: 50-jara amikeco! - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio