Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brazilo kaj Ĉinio: 50-jara amikeco!
2024-08-08

La 15-an de aŭgusto ĉi-jare, Brazilo kaj Ĉinio festos 50-jariĝon de diplomatiaj rilatoj. Profitante la okazon, la brazila novaĵretejo Brasil 247, partnerece kun Grupo Vallya, organizis la eventon "Brazilo kaj Ĉinio: 50-jara amikeco" la 1-an de aŭgusto.



En sia parolo en la evento, ĉina ambasadoro en Brazilo Zhu Qingqiao esprimis subtenon al la kunagado de ambaŭ landoj por alfronti tutmondajn defiojn. "Ni laboris kune por ekspansio de BRICS kaj atingis interkonsentojn por la rezolucio pri solvo de la krizo en Ukrainio. Tiel ni kontribuas por la monda paco," li diris, aldonante, ke "la rilatoj inter la du landoj superis la nivelon de duflanka kunlaboro kaj fariĝis ampleksa strategia kunlaboro."



La brazila ministro pri agrikultura disvolvado kaj familia agrikulturo Paulo Teixeira, kiu kelkfoje vizitis Ĉinion en la lastaj du jaroj, substrekis la gravecon de kunlaboroj kun Ĉinio kadre de familia agrikulturo. "Nia agrikultura rilato kun Ĉinio estas tre forta kaj antaŭenigos modernigon de familia agrikulturo," deklaris Teixeira, kiu poste menciis eblecon por estigo de ĉin-brazilaj kunfirmaoj kaj konstruado de fabrikoj de ĉinaj firmaoj en Brazilo por fabriki maŝinojn por familia agrikulturo. "Ni celas produkti en Brazilo tiujn maŝinojn por familia agrikulturo, konsiderante, ke la ĉefa defio de Brazilo estas eligi la landon el la monda mapo de malsato de UN," li aldonis.



Alexandre Silveira, brazila ministro pri minado kaj energio, esprimis sian dankon pro la ĉinaj investoj en Brazilo, aparte en produktado kaj liverado de elektro. Li substrekis la gravecon reguligi la merkaton pri verda hidrogeno, kies fabrikoj povos, partnerece kun Ĉinio, krei konsorcion kun fabrikoj de sterko. Laŭ Silveira, necesas "serĉi ekvilibron inter alporti kapitalon kaj alporti teknologion kaj sciencon, por krei postenojn kaj aldoni valoron al brazilaj produktoj."


La prezidento de Brazila Agentejo por Antaŭenigo de Eksportoj Jorge Viana esprimis subtenon al ĉinaj projektoj pri infrastrukturo por ligi brazilajn produktejojn al aziaj merkatoj, aparte Ĉinio. Li citis la planon pri konstruado de fervojo trairante Brazilon ĝis la haveno Chancay en Peruo, kio signife reduktus la koston de brazilaj eksportoj al Azio. "Mi komprenas kaj subtenas tiun projekton. Se la fervojo estus preta, ni povus vidi plibonigon en la loĝistiko pri sendado de brazilaj produktoj al Azio," deklaris Viana, kiu volas pridiskuti la temon kun brazila prezidento Lula.



Paulo Pimenta, ministro de la eksterordinara sekretariejo por rekonstruado de la subŝtato Sud-Riogrando, trafita de historia inundego ĉi-jare, dankis la helpon de la ĉina registaro kaj ĉinaj firmaoj por la rekonstruado post la inundo. Li subtenas, ke Ĉinio estu partnero en la rekonstruado de Sud-Riogrando, kaj havos kunvenojn kun ĉinaj aŭtoritatoj por pridiskuti kunlaborojn tiurilate.



Celso Amorim, ĉef-asesoro de prezidento Lula por internaciaj aferoj, deklaris, ke Brazilo volas plivastigi kunlaborojn kun Ĉinio. "Ni volas kunlabori kadre de artefarita intelekto kaj energia transiro," li diris, aldonante, ke reveninte el Venezuelo, kie li akompanis la balotadon, li renkontiĝis kun ĉina diplomato por pridiskuti pacan solvon por la milito en Ukrainio, laŭ la propono antaŭe prezentita de Brazilo kaj Ĉinio.



La prezidento de la Nacia Banko por Soci-ekonomia Disvolvado (BNDES) Aloizio Mercadante parolis pri la graveco kreskigi produktadon de ĉinaj novenergiaj aŭtoj en Brazilo. Li opinias, ke imposto por importado de elektraj aŭtoj devus esti pli alta por stimuli enlandan produktadon, kaj substrekis la gravecon de la inaŭgurota fabriko de BYD en Brazilo. "Necesas ankaŭ produkti elektrajn busojn ĉi tie, ni devas amplekse rigardi la kunligon de verdaj industriaj ĉenoj," li diris. "Ni volas aldoni valoron al brazilaj produktoj," li aldonis. Mercadante diris ankaŭ, ke BNDES financis la unuan aviadilon funkciatan nur de verda energio.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Brasil 247











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉina Tago en 109-a UK de Aruŝo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio