Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Amikeco inter ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj en 109-a UK
2024-08-07

La 4-an de aŭgusto inaŭguriĝis la 109-a UK en Aruŝo, Tanzanio. Laŭ statistiko de la retejo de UEA, estas 845 partoprenantoj el 66 landoj en UK. Kia estas la kongresa etoso? Kiajn interŝanĝojn havis la ĉinaj esperantistoj kun eksterlandaj esperantistoj? Jen la bildoj!


Yu Tao (maldekstre), vicprezidanto de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG) kaj komitatano de Universala Esperanto-Asocio (UEA), prezentas la ekspozicion "Bela Ĉinio, Bela Tanzanio" al Duncan Charters (dekstre), prezidanto de UEA.


Wang Hanping, vicdirektoro de Azi-Pacifika Komunika Centro de ĈIKG kaj vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), kunfotiĝas kun afrikaj esperantistoj.


Chen Ji (dekstre), ĝenerala sekretario de ĈEL, kaj Wang Guiying (maldekstre), vicprezidanto de Hubei-a Esperanto-Asocio kaj Wuhan-a Esperanto-Asocio, kunfotiĝas antaŭ la afiŝo de "Bela Ĉinio, Bela Tanzanio".


Duncan Charters, prezidanto de UEA, parolas en la programo "Ĉina Tago".


Duncan Charters kun la Esperanta versio de UNESKO-Kuriero


Gong Xiaofeng (maldekstre), komitatano de UEA kaj plenuma direktoro de ĈEL, kaj Francis Gendo Odeny (dekstre), kasisto de LKK de la 109-a UK, kunfotiĝas antaŭ la afiŝoj de "Bela Ĉinio, Bela Tanzanio".


Yu Ximei, vicprezidanto de Xiamen-a Esperanto-Societo, donacas rubandojn al afrikaj volontuloj de la 109-a UK.


Ĉina esperantisto Kong Lei (dekstre) kunfotiĝas kun Francisco Maurelli (maldekstre), eksvicprezidanto de TEJO kaj fakulo pri submara robotiko.


Redaktoroj: Sheng Min kaj Xie ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Inaŭgurita la 109-a UK en Aruŝo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio