Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭgurita la 109-a UK en Aruŝo
2024-08-06


La 4-an de aŭgusto malfermiĝis la 109-a UK en Aruŝo, Tanzanio. La temo de ĉijara kongreso estas "lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo". Partoprenis en la UK 845 esperantistoj el 66 landoj. Inter tiuj partoprenantoj, 5 homoj venis el la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG), gvidata de ĝia vicprezidanto Yu Tao.


Faris salutparoladon Ducan Charters, prezidanto de la Universala Esperanto Asocio (UEA), li esprimis bondeziron, ke Esperanto disvastiĝos kaj prosperos en Afriko. Nome de la familio de Zamenhof, videe salutis la kongresanojn Margaret Zaleski-Zamenhof, pranepo de L. L. Zamenhof. Ŝi diris, ke la internacia lingvo estas rimedo por kune revi kaj kune konstrui la arde deziratan realon. La temo de ĉi-jara kongreso perfekte kongruas kun la spirito de nia movado.




En la inaŭguro, Yu Tao donacis la pentraĵan rulaĵon pri la Silka Vojo al Dunstan Kitandula, vicministro pri naturaj resursoj kaj turismo de Tanzanio. Yu Tao diris, ke la Silka Vojo ludis gravan rolon en la interŝanĝoj de diversaj kulturoj en antikveco, kaj Esperanto estas la lingvo por paco kaj amikeco. La konstruado de"La Zono kaj Vojo" pli vigligas la rilatojn de diversaj nacioj kaj la interŝanĝoj de ekonomio kaj kulturo, kio antaŭenpuŝas la pacan disvolvon kaj kungajnan kunlaboron tra la mondo.


Yu Tao (la dua de maldekstre) donacas la pentraĵan rulaĵon pri la Silka Vojo al Dunstan Kitandula (la unua de dekstre). La rulaĵo estas kreita de Zhu Lirong, direktoro de Suzhou-a Asocio pri Disvastigo de Scienco kaj Teknologio, kaj vicprezidanto de Suzhou-a Esperanto-Asocio. La rulaĵo laŭtempe prezentis la procezon de kulturado pri morusarboj kaj silkraŭpoj en antikveco ĝis la lanĉo de nova silka vojo en la nuna epoko.


Krom UEA-prezidanto Duncan Charters, faris paroladon ankaŭ la reprezentantoj de ILEI, TEJO, SAT kaj vicministro pri naturaj resursoj kaj turismo de Tanzanio kaj urbestro de Aruŝo. Ili gratulis la 109-an UK kaj diris, ke pere de la UK, Esperanto povos radikiĝi en Afriko kaj akiri riĉajn fruktojn.


La kongreso daŭros ĝis la 10-a de aŭgusto. Riĉaj programoj okazos, inkuzive de programoj por lernigi Esperanton, ekzemple Kleriga Lundo kaj Esperanto-kursoj; programoj pri Esperanto-kulturo, ekzemple Libroj de la Jaro kaj Belartaj Konkursoj; forumoj kaj prelegoj, ekskursoj, amuzaj eventoj, kunvenoj de la Komitato de UEA ktp.


Posttagmeze de la 4-a de aŭgusto okazis la Ĉina Tago. Pliaj informoj pri ĝi aperos en niaj sekvaj raportoj.


Redaktoroj: Chen Ji kaj Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Inaŭguriĝis 109-a UK en Aruŝo, Tanzanio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio