Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi, disvolva modelo por okcidenta Ĉinio
2024-08-01


Shaanxi-provinco daŭre antaŭenigas altkvalitan disvolvadon kaj reformadon. En la pasintaj 10 jaroj, la totala importo kaj eksporto de la provinco kreskis je 14.2%, je 9.2% pli alte ol la lande averaĝa nivelo.




Per senĉesa novigado kaj disvolviĝo, la popola vivo de la provinco daŭre pliboniĝas. En la pasintaj 3 jaroj, ĉiujare kreiĝis pli ol 400 mil novaj laborpostenoj en urba regiono, kaj la averaĝa pokapa disponebla enspezo de loĝantoj ĉiujare kreskis je 7%. Evoluas altlerneja edukado, kaj rapidas la konstruado de la Porinfana Medicina Centro en Nordokcidenta Regiono. La funkcianta distanco de altrapida fervojo superis 1 000 kilometrojn, kaj la distanco de altrapidaj ŝoseoj superis 6 700 kilometrojn, kiuj kunligas ĉiujn guberniojn de la provinco kaj faciligas vojaĝojn de lokanoj. La kultur-turisma industrio daŭre disvolviĝas. Pli kaj pli da turistoj iras al Shaanxi por aprezi antikvaĵojn, viziti historiajn lokojn, ĝui Hanfu-kostumon kaj sperti kulturan etoson.



En Shaanxi, regiona disvolvado fariĝis pli kunordigita. En la pasintaj 10 jaroj, la urbanizado atingis 65.16%, kun altiĝo de 13.59%. La regiona MEP kreskis je 6.4% ĉiujare, kaj en 2023 la loka MEP atingis 3.38 duilionojn da juanoj. La integriĝo de novigo kaj industrio akceliĝis. La tasko de mildigo de malriĉeco estis sukcese finplenumita, la kampara revigligo estas ĉiuflanke antaŭenigita, kaj la grenproduktado atingis "riĉajn rikoltojn en sinsekvaj 20 jaroj". Unu el ĉiuj 7 pomoj kaj 4 aktinidioj en la mondo venas de Shaanxi.


Redaktoro: Xie Ruifeng











<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉu Brazilo aliĝos al "La Zono kaj Vojo"? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio